San Carlos (Pangasinano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Carlos
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 2420
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 205 424  (2020) [+]
Loĝdenso 1 215 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 56′ N, 120° 21′ O (mapo)15.928056120.348889Koordinatoj: 15° 56′ N, 120° 21′ O (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 169,03 km² (16 903 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
San Carlos (Filipinoj)
San Carlos (Filipinoj)
DEC
San Carlos
San Carlos
Situo de San Carlos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Carlos, Pangasinan [+]
vdr

San Carlos, [san karlos] - tagaloge Lungsod ng San Carlos - estas kvaraklasa, komponanta urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, en provinco Pangasinano. La urbego havas 86 distriktojn.

Urbodomo de San Carlos

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Carlos situas en okcidenta parto de la insulo sur ebenaĵo [1]. Provinca ĉefurbo Lingayen troviĝas 15, Baguio 59, Kezonurbo 160, ĉefurbo Manilo 165, Puerto Princesa 711, Cebuurbo 736, Cagayan de Oro 954, Dabao 1142, General Santos 1213 kilometrojn (aere) [2].

Parko en San Carlos
Historia domo en San Carlos

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko jam estis prospera komunumo jam antaŭ la koloniaj tempoj. Tre proksime estis Binalatongan, ĉefurbo de praa reĝlando. La hispana fondo okazis en 1578, la hispanoj donis la nun aktualan loknomon en 1718. Dominado de Usono komenciĝis en 1901, kiun interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). San Carlos urbiĝis laŭ filipina klasifikado en 1966, ĝi atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1970-aj jaroj. En 2007 la iama urbestro estis murdita dum evento ĉe la placo de la urbo. Li mortis post du tagoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

San Carlos estas agroindustria urbo. Oni okupiĝas pri brutbredado, dolĉakva fiŝkaptado, ceramikoj, nutraĵaj prilaboradoj, turismo kaj komerco. Tamen la plej gravaj estas kultivado de mangoj kaj manfaraĵoj per bambuoj.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj. En San Carlos la plej altnivela eduko mankas.

Preĝejo en San Carlos

Trafiko[redakti | redakti fonton]

San Carlos estas atingebla per pluraj ĉefvojoj. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. La plej proksima flughaveno (tamen malgranda) funkcias en Lingayen.

Klimato[redakti | redakti fonton]

San Carlos situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2829 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Muzeo en San Carlos

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]