San Dimas (Kalifornio)
San Dimas | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||
Poŝtkodo | 91773 | ||
Telefonkodo | 909 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 34 924 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 874 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 6′ N, 117° 48′ U (mapo)34.1066756-117.8067257Koordinatoj: 34° 6′ N, 117° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 291 m [+] | ||
Areo | 39,96 km² | ||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Dimas, California [+] | |||
San Dimas estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 34 924 loĝantoj sur areo de 39,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 874 loĝantoj/km². La loĝloko ricevis urbajn rajtojn en 1960.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La urbo havas sian origine hispanlingvan nomon laŭ misiejo nomita laŭ Sankta Dimas, ankaŭ konata kiel la Bona Ŝtelisto, la nomo en la apokrifaj evangelioj de unu el la ŝtelistoj kiu laŭ la evangelio laŭ Sankta Luko estis krucumita je la dekstro de Jesuo Kristo. Li pentis pro siaj pekoj kaj petis al Jesuo ne forgesi lin kiam li regos en la paradizo. Kvankam li neniam estis sanktigita de la katolika, ortodoksa aŭ monofizitaj eklezioj, oni konsideras lin kiel la solan personon, kiu estis rekte agnoskata kiel sanktulo fare de Jesuo mem.
Geografio
[redakti | redakti fonton]San Dimas norde estas limigita per la montaro San Gabriel. Ĝi havas komunan limon kun Covina, Glendora, La Verne, Pomona kaj Walnut. Ĝis la urbocentra artista distrikto de Los-Anĝeleso estas 45 kilometroj okcidenten.