San Esteban de la Sierra
San Esteban de la Sierra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37671 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 372 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 30′ N, 5° 54′ U (mapo)40.5067722-5.9056793Koordinatoj: 40° 30′ N, 5° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 619 m [+] | ||
Areo | 20,83 km² (2 083 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo San Esteban de la Sierra [+] | |||
San Esteban de la Sierra estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar. San Esteban de la Sierra estas tradukebla al Sankta Stefano de la Montaro.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,83 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 345 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 900 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.
San Esteban de la Sierra limas kun la loĝlokoj Valero, San Miguel de Valero, El Tornadizo, Los Santos, Santibáñez de la Sierra, Cristóbal kaj Valdefuentes de Sangusín. La malsupra parto de la vilaĝo estas trapasata de la rivero Alagón, kiu fluas per meandroj inter montoj kaj poste enfluas en la rivero Taĵo.
Ĝi estis fondita en la Mezepoko kaj en la 15-a jarcento estis grava kvartalo de judoj. Ĉefaj kultivoj estis vinberoj kaj olivoj kaj nuntempa ĉefa enspezofonto estas rura turismo pro allogega naturo. La urbestro estas de dekstra partio PP.