San Esteban de los Patos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Esteban de los Patos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 05289
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 45′ N, 4° 38′ U (mapo)40.745833333333-4.625Koordinatoj: 40° 45′ N, 4° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 117 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Esteban de los Patos (Provinco Avilo)
San Esteban de los Patos (Provinco Avilo)
DEC
San Esteban de los Patos
San Esteban de los Patos
Situo de San Esteban de los Patos
San Esteban de los Patos (Hispanio)
San Esteban de los Patos (Hispanio)
DEC
San Esteban de los Patos
San Esteban de los Patos
Situo de San Esteban de los Patos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Esteban de los Patos [+]
vdr

San Esteban de los Patos [sanesTEban delosPAtos] estas municipo en la centroriento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. San Esteban de los Patos estas komprenebla kiel Sankta Stefano de la Anasoj; tiukadre estas du anasoj en la blazono, kvankam fakte Patos estas aludo al familio de reloĝantoj.

San Esteban de los Patos en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 10,36 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 23 loĝantojn.

Ĝi perdis 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 15 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas oriente kun Tolbaños, okcidente kun Mingorría kaj sude kun Avilo. Estas deklivaroj de la Sierra de Ojos Albos sur altitudo de 1117 msm.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado per setlejo fondita fine de la 13-a jarcento, ĉirkaŭ 1297, per reloĝantoj de familio Patos. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Laŭlonge de jarcentoj diversaj senjoroj posedis la lokon.

Komence de la 19-a jarcento la milito kontraŭ francoj okazigis en la loko problemojn. Dum la dua duono de la 19-a jarcento estis minado kaj en 1863 oni inaŭguras fervojon inter Avilo kaj Sanchidrián, kies vojoj trapasas la teritorion de Los Patos kun stacio ĉe Mingorría. En Julio 1938 frankismaj soldatoj trudis sian gastadon ĉe Los Patos.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), brutobredado kaj ŝtonminado de granito. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Duque Pindado, Eduardo (2013). «Los señoríos de las villas de Mingorría y San Esteban de los Patos». Cuadernos del Tomás (5): 83-94. ISSN 1889-5328.