San Fernando (Pampango)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Fernando (Filipinoj))
San Fernando
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 2000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 354 666  (2020) [+]
Loĝdenso 5 236 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 2′ N, 120° 41′ O (mapo)15.033333333333120.68333333333Koordinatoj: 15° 2′ N, 120° 41′ O (mapo) [+]
Alto 33 m [+]
Areo 67,74 km² (6 774 ha) [+]
San Fernando (Filipinoj)
San Fernando (Filipinoj)
DEC
San Fernando
San Fernando
Situo de San Fernando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Fernando, Pampanga [+]
vdr

San Fernando - tagaloge Lungsod ng San Fernando - estas triaklasa universitata urbego en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Pampango, kie ĝi estas regiona kaj provinca ĉefurboj. La urbego nomiĝas laŭ la reĝo Fernando la 6-a (Hispanio).

Urbodomo en San Fernando

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Fernando kuŝas sur ebenaĵo ne havanta marbordon [1]. Angeles troviĝas nur 12, Kezonurbo 62, Manilo 64 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

San Fernando estis fondita en 1754 el sporadaj domoj apartenantaj al la najbaraj komunumoj. La unua preĝejo estis konstruita jam en la sekvanta jaro. En 1878 parokestro de San Fernando baris fondon de pli nova urbeto "Calulut". En 1881 San Fernando jam estis provinca ĉefurbo (tamen ne fakte). Oni malfermis la stacidomon en 1892. Post 4 jaroj okazis revolucio en la lando, sed en San Fernando nur estis paca situacio, tamen en 1899 usonanoj okupis la urbeton. Ekde 1904 la urbeto estis fakte provinca ĉefurbo, en la sama jaro William H. Taft vizitis ĝin. Okazis dominado de japanoj inter 1941 kaj 1945. Kataklisma erupcio de la proksima Pinatubo okazis en 1991. San Fernando akiris urborajton en 1997.

Avenuo en San Fernando

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

San Fernando estas grava centro de la agrikultura prilaborado en Centra Luzono. Oni produktas rizojn, tabakojn kaj sukerkanojn. En 1921 la sukera centra kompanio komencis siajn operaciojn. Strategie situanta en la koro de la provinco la urbego estas hejmo de du publikaj merkatoj, tridek naŭ bankoj, dek sep benzinaj stacioj, sennombraj vendejoj kaj sepdek restoracioj aŭ rapidmanĝejoj. Ĉiujare dum la kristnaska sezono oni produktas manfaritajn lanternojn por la granda loka festivalo, tial oni nomas la urbon "Kristnaska Ĉefurbo de Filipinoj".

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

San Fernando havas romkatolikan plimultan loĝantaron (80%), eĉ en la urbo troviĝas arkdiocezo. Aliaj religioj inkluzivas protestantismon, sendependajn kristanismojn kaj Islamo.

Katedralo de San Fernando
Universitato en San Fernando

Pluraj universitatoj, diversaj kampusoj kaj aliaj altlernejoj funkcias en la urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe San Fernando kruciĝas ĉefvojoj norda-suda kaj orienta-okcidenta. Ankaŭ stacidomo funkcias. La proksima internacia flughaveno situas ĉe Angeles.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de San Fernando estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, nur inter decembro-aprilo falas pli malofte. La averaĝa jara temperaturo estas 31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • katedralo kaj aliaj preĝejoj
  • diceza muzeo
  • decembra festivalo de lanternoj
  • monumento Fernandino
  • ĉina pagodo

Fontoj[redakti | redakti fonton]