Trabadelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Fiz do Seo)
Trabadelo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24523
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 337  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 39′ N, 6° 53′ U (mapo)42.649444444444-6.8819444444444Koordinatoj: 42° 39′ N, 6° 53′ U (mapo) [+]
Alto 593 m [+]
Areo 69,69 km² (6 969 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Trabadelo (Provinco Leono)
Trabadelo (Provinco Leono)
DEC
Trabadelo
Trabadelo
Situo de Trabadelo
Trabadelo (Hispanio)
Trabadelo (Hispanio)
DEC
Trabadelo
Trabadelo
Situo de Trabadelo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trabadelo [+]
vdr

Trabadelo [trabaDElo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Moral de Valcarce, Parada de Soto, Pereje, Pradela, San Fiz do Seo, Sotelo, Sotoparada, Trabadelo akj Villar de Corrales, okupas totalan areon de 64,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 336 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 144 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Balboa, Villafranca del Bierzo, Vega de Valcarce, Barjas kaj Corullón.

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado (romia murego en Parada de Soto,​ kaj minejo de Los Cáscaros, en Pradela); en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe kaŝtanoj), brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado ĉefe pro la Jakoba Vojo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]