San Francisco Chronicle
| San Francisco Chronicle | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| taggazeto gazeto | |||||
| Komenco | 1865 vd | ||||
| Landoj | Usono vd | ||||
| Sidejo | San-Francisko | ||||
| Posedata de | Hearst Communications vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
La San Francisco Chronicle (esperantigita San-Franciska Kroniko) estas usona ĉiutaga gazeto kun la plej granda cirkulado en San-Francisko kaj Norda Kalifornio, legata ĉefe en la Areo de la Golfo de San-Francisko. La San Francisco Chronicle estis fondita en 1865 de la fratoj kaj Michael de Young. [1] En 1880, gazeto fariĝis la plej granda publikaĵo en Usono ĉe la Okcidenta Marbordo. Ĝia nuna cirkulado estas proksimume 170 084 ekzempleroj ĉiutage, inkluzive de 220 061 ekzempleroj de la dimanĉa eldono.
La gazeto gajnis la Premion Pulitzer plurfoje. [2]
La gazeto funkciigas du retejojn: SFGate, kiu provizas aktualajn, tipajn interretajn novaĵojn, kaj sfchronicle, kiu provizas pli da presitaj novaĵoj.
Kompare, La Los Angeles Times superas la cirkuladon de la San Francisco Chronicle en Suda Kalifornio, dum la gazeto estis rangita numero 12 en cirkulado nacie. [3]
Ĝia plej granda konkuranto estas la San Francisco Examiner.
La 9-an de novembro 2009, la Chronicle fariĝis la unua gazeto en la lando presita sur altkvalita brila papero, kiu estas uzata por la kovriloj de kelkaj sekcioj kaj internaj paĝoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nolte, Carl, "134 Years of the Chronicle", San Francisco Chronicle, June 16, 1999. Arkivigite je 2012-05-21 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Pulitzer Prize for Mark Fiore's political cartoons. Arkivita el la originalo je June 30, 2022. Alirita June 30, 2022 .
- ↑ . Top 25 US newspapers by circulation: America's largest titles have lost 20% of print sales since Covid-19 hit (August 25, 2021). Arkivita el la originalo je June 23, 2022. Alirita June 23, 2022 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- San Francisco publikaj bibliotekaj datumarojEnarkivigita 9a de septembro 2009, ĉe laArkivigite je 2009-09-09 per la retarkivo Wayback Machine enhavas instruojn pri serĉanta enarkivigitajn paperojn 1865–1922
- Hearst duaranga profilo de la San Francisko Kroniko

