San Francisco de Campeche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Francisco de Campeche
urbo • urbego • loĝlokoj de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24000−24099
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 249 623  (2020) [+]
Geografio
Geografia situo 19° 51′ N, 90° 32′ U (mapo)19.844814166667-90.539649166667Koordinatoj: 19° 51′ N, 90° 32′ U (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
San Francisco de Campeche (Kampeĉo)
San Francisco de Campeche (Kampeĉo)
DEC
San Francisco de Campeche
San Francisco de Campeche
Situo de San Francisco de Campeche
San Francisco de Campeche (Meksiko)
San Francisco de Campeche (Meksiko)
DEC
San Francisco de Campeche
San Francisco de Campeche
Situo de San Francisco de Campeche

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Francisco de Campeche [+]
vdr

San Francisco de Campeche, aŭ mallonge Campeche (Kampeĉe-urbo) (hispane Ciudad de Campeche, majae Ahk'ìin Pech, prononcata aχkʼiːn˥˧ pʰetʃ), estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de la subŝtato Campeche en Meksiko. La urbo situas ĉe la marbordo de la Golfo de Campeche en la Meksika Golfo, ĉe la duoninsulo Jukatano, ĉirkaŭ 1,100 kilometrojn for de Meksikurbo, la ĉefurbo de Meksiko [1].

La urbo havis loĝantaron de 220,389 en la 2010 censo, dum la samnoma municipio havis loĝantaron de 259,005 [2].

La sistemo de fortikaĵoj kaj muroj en la urbo el la periodo de la hispana kolonia regado estis agnoskita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1999 .

[3][4].

Historio[redakti | redakti fonton]

Fasadoj de koloniaj konstruaĵoj kun la katedralo de la urbo videbla

La hispanoj alvenis en la areo por la unua fojo en 1517 kaj alteriĝis proksime de la indiĝena vilaĝo de A-Kin-Pech kiu estis loĝita fare de la majaoj. San Francisco de Campeche estis fondita la 4-an de oktobro 1540 fare de la hispana konkistadoro Francisco de Montejo proksime de tiu vilaĝo. Haveno estis fondita en la urbo, kaj ĝi iĝis unu el la plej gravaj havenurboj de Hispanio en la regiono.

Ĉar Campeche estis grava havenurbo, ĝi suferis de ripetaj atakoj de anglaj kaj nederlandaj piratoj, simile al la plej multaj havenurboj ĉe la kariba marbordo. Kiel rezulto, ekde 1686 sistemo de fortikaĵoj kaj muroj estis konstruita en la urbo por protekti ĝin kontraŭ tiaj atakoj.

Post la sendependiĝo de Meksiko en la regiono de 1820, la urbo kaj la regiono estis parto de la ŝtato Jukatanio. En 1863 Campeche iĝis subŝtato de Meksiko en sia propra rajto kie San Francisco de Campeche iĝas ĝia ĉefurbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio baziĝas ĉefe sur komerco, industrio kaj turismo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

Pluraj universitatoj funkcias en la urbo, inkluzive de la Aŭtonoma Universitato de Campeche.

Transporto[redakti | redakti fonton]

San Francisco de Campeche estas servita fare de la Ingeneiro Alberto Acuna Ungay International Airport, ankaŭ konata kiel la Campeche Internacia Flughaveno, kiu estas ĉirkaŭ 9 kilometroj de la urbo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Constitucion Politica del Estado de Campeche (chapter 10, article 24). Arkivita el la originalo je July 25, 2011. Alirita August 24, 2010.
  2. Campeche. Catálogo de Localidades. Secretaría de Desarrollo Social (SEDESOL). Arkivita el la originalo je 11 September 2016. Alirita 23 April 2014.
  3. . Historic Fortified Town of Campeche.
  4. World Heritage Site - Campeche. Arkivita el la originalo je 2010-08-21. Alirita 2024-02-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]