Roveredo GR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Giulio)
Roveredo
Blazono de Roveredo
Roveredo ĉe la bordo de Moësa
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Moësa
Komunumaro Roveredo
Koordinatoj  46° 14′ 2″ N 9° 7′ 12″ O / 46.23389 °N, 9.12000 °O / 46.23389; 9.12000 (mapo)Koordinatoj: 46° 14′ 2″ N 9° 7′ 12″ O / 46.23389 °N, 9.12000 °O / 46.23389; 9.12000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2393
Areo 38,79 km²
Alteco 298 m super marnivelo
Poŝtkodo 6535
Komunumkodo 3834
Mapo de Roveredo

Roveredo estas komunumo kaj ĉefloko kaj de la komunumaro Roveredo kaj de la distrikto Moësa en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 2393 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Roveredo situas en la suba parto de la Valo de Mesoko, ĉe la alfluo de Calancasca al Moësa. La komunumo konsistas krom el la vilaĝo Roveredo mem el la frakcioj Piazza, Beffeno, Carasole norde de Moësa, kaj San Giulio, Guerra, Tovedo, Ai Rogg, Rugno kaj San Fedele sude de Moësa.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Roveredo limas en nordo al Buseno, en nordoriento al Grono, en oriento al Dosso del Liro (Italio), en sudoriento al Consiglio di Rumo (Italio), en sudsudoriento al Germasino (Italio), en sudo al la eksklavo Alpopaŝtejo de Rescignaga apartenanta al la komunumo San Vittore, en sudsudokcidento al Germasino (Italio), en sudokcidento al Sant'Antonio (TI), en okcidento al Arbedo-Castione (TI), en okcidentnordokcidento al Lumino (TI), kaj en nordokcidento al San Vittore.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Roveredo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 kaj la svisa aŭtovojo A13 kiuj trans San-Bernardino-Pasejo konektas Grizonon kun Tiĉino. De la iama fervojlinio de Belinzono al Mesoko ekzistas ek de 1978 nur ankoraŭ la plej subaj kilometroj, kie trafikas muzea fervojlinio. Por la konekto al la publika transportreto zorgas la poŝtaŭtolinio de Biasca al Disentis. Alia poŝtaŭtolinio kondukas de Roveredo al la Valo de Calanca.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Roveredo datiĝas el la jaro 1219 kiel Regoredo. En mezepoko dum la tempo de la langobardoj Roveredo estis subdividita en kvar subdistriktojn (kiuj nomiĝis en la langobarda lingvo degano), nome Campagna (la hodiaŭ vilaĝo San Giulio), San Fedele, Toveda kaj Oltracqua, kiuj formis la najbararon Rovedo, kiu siavice estis atribuita al la Supera Tribunalo de Mesoko. En la 11-a jarcento ĝi fariĝis feŭdo de la Baronoj de Sax. En la jaro 1480 Johano Petro de Sax vendis la senjorujon al Gian Giacomo Trivulzio. Ĉi-lasta renovigis la sidejon de la Senjoroj de Sax jam grandigitan en la jaro 1395, kiu nun nomiĝis Palaco Trivulzio, fortigis ĝin kaj kreis en Roveredo monerfarejon. Eklezie Roverede origine apartenis al la abatejo San Vittore. La preĝejo San Giulio, kiu estis unuan fojon menciita en la jaro 1219 fariĝis pastra preĝejo en la jaro 1481. Surbaze de la nova administracia ordo de Kantono Grizono en la jaro 1851 la tribunalkomunumo Roveredo fariĝis la nuna komunumaro kaj la vilaĝo Roveredo kun ĝiaj frakcioj ties ĉefkomunumo kaj samtempe la ĉefloko kaj sidejo de la distrikta tribunalo de la distrikto Moësa. [1]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]