San Ildefonso (Filipinoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Ildefonso
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3010
Demografio
Loĝantaro 115 713  (2020) [+]
Loĝdenso 899 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 5′ N, 120° 57′ O (mapo)15.078889120.941944Koordinatoj: 15° 5′ N, 120° 57′ O (mapo) [+]
Alto 19 m [+]
Areo 128,71 km² (12 871 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
San Ildefonso (Filipinoj)
San Ildefonso (Filipinoj)
DEC
San Ildefonso
San Ildefonso
Situo de San Ildefonso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Ildefonso, Bulacan [+]
vdr

San Ildefonso, - tagaloge Bayan ng San Ildefonso - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano.

Urbodomo de San Ildefonso

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Ildefonso situas en interno de la insulo [1]. San Miguel (Bulakano) troviĝas 9, Candaba 12, Baliuag 22, provinca ĉefurbo Malolos 26, San Fernando (Filipinoj) 31, Kezonurbo 46, ĉefurbo Manilo 55 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

La fruaj loĝantoj nomis tiun urbon Bulak pro la abundaj arboj kreskantaj sur la monteto, kie la urbo nun estas. La domoj tiam apartenis al la najbara komunumo. Kiam la hispanoj alvenis, la pli nova loknomo estis Hacienda San Juan de Dios, iom poste Bieno Buenavista fare de monaĥoj. Ĉar la populacio kreskis, kapelo estis konstruita kaj la loknomo iĝis San Ildefonso honore al patrono de Alfonso la 12-a (Hispanio). Ankaŭ tribunalo fondiĝis eĉ kun urborajto en 1877. Inter 1905 kaj 1906 San Ildefonso kunfandiĝis kun San Miguel. Post la Filipina Revolucio usona dominado okazis, dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. San Ildefonso atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Vojo en San Ildefonso

En San Ildefonso oni produktas cementojn, piroteknikaĵojn. nutraĵojn, vestaĵojn, lignaĵojn, oni kultivas rizojn, legomojn, fruktojn.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. En San Ildefonso agrikultura kolegio estas la plej alta edukejo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Al San Ildefonso kuras 3 vojoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Merkato en San Ildefonso

San Ildefonso situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare falas po 792 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]