San Jose (Nova Ekijo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Jose
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 3121
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 150 917  (2020) [+]
Loĝdenso 811 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 48′ N, 120° 59′ O (mapo)15.791944444444120.99Koordinatoj: 15° 48′ N, 120° 59′ O (mapo) [+]
Alto 184 m [+]
Areo 185,99 km² (18 599 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
San Jose (Filipinoj)
San Jose (Filipinoj)
DEC
San Jose
San Jose
Situo de San Jose

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Jose, Nueva Ecija [+]
vdr

San Jose [san hose], tagaloge Lungsod ng San Jose (komprenu: urbo de Sankta Jozefo) estas katolika diocezo kaj urbego (kvinaklasa kaj komponenta) en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, en provinco Nova Ekijo. Antaŭ la hispana kolonia erao la loko estis konata kiel Kabaritan, nomita pro planto ofte vidata en la areo.

Urbodomo de San Jose

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Jose situas sur ebenaĵo proksimume 110 metrojn super la marnivelo [1]. Guimba troviĝas 28, Provinca ĉefurbo Palayan 30, Cabanatuan 33, Tarlakurbo 51, Kezonurbo 123, ĉefurbo Manilo 135 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu areo estis komence loko por ĉasadi. San Jose estis fondita en 1894, tiuj kelkaj domoj ĉi tie apartenis pli frue al la najbaraj komunumoj. Post la memstareco la vilaĝo prosperis pro produktado de rizoj. En 1898 finiĝis la hispana kolonia periodo, kiun sekvis la usona dominado. Tiutempe la havis pli da politikaj, ekonomiaj, intelektaj kaj religiaj rajtoj, ol antaŭe. Estis konstruitaj lernejoj, preĝejoj, publikaj konstruaĵoj, vojoj, irigaciaj kanaloj kaj pontoj. En 1954 kelkaj eksteraj partoj de San Jose estis forigitaj por formi pli novajn komunumojn. La urbiĝo okazis en 1969 kaj la urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli, ol cent mil loĝantoj) en la finaj 1990-aj jaroj.

Hotelo en San Jose

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

San Jose situas en agrikultura areo, kie oni kultivas precipe rizojn kaj cepojn, sed ankaŭ maizojn, legomojn kaj fruktojn.

Eduko kaj religio[redakti | redakti fonton]

San Jose havas plurajn akademiojn. La diocezo estis kreita en 1984. 80% de la urbanoj estas katolikoj. La diocezo nun havas 17 paroĥojn, 9 mezlernejojn, 4 bazlernejojn kaj seminarion. En la urbo funkcias ankaŭ metodista kirko.

Katedralo de San Jose

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En San Jose renkontiĝas 4 aŭtovojoj kaj aliaj flankovojoj. Al la proksimaj urboj pluraj aŭtobusaj kompanioj servas vojaĝojn. De la 1920-aj jaroj ĝis 1939 ankaŭ fervoja linio funkciis.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de San Jose estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas po 1869 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro estas la pluva sezono. Laŭ averaĝa temperaturo estas 28,5 °C kaj ĝi varias inter 19-34 °C.

Horloĝa turo de San Jose

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans