San Juan (Manila Metropolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Juan
tre urbanizita urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 1500–1504
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126 347  (2020) [+]
Loĝdenso 21 235 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 36′ N, 121° 2′ O (mapo)14.604121.03Koordinatoj: 14° 36′ N, 121° 2′ O (mapo) [+]
Alto 24 m [+]
Areo 5,95 km² ( 595 ha) [+]
San Juan (Filipinoj)
San Juan (Filipinoj)
DEC
San Juan
San Juan
Situo de San Juan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Juan, Metro Manila [+]
vdr

San Juan, - tagaloge Lungsod ng San Juan - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Manila Metropolo. San Juan havas 21 distriktojn. La tradicia origina loknomo estis "San Juan del Monte".[1] San Juan estas Johano Baptisto.

Aerfoto pri San Juan

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Juan najbaras kun Manilo, Kezonurbo kaj Mandaluyong [1]. Manilo troviĝas 6, Kezonurbo 11, Legazpi (Albajo) 336, Tuguegarao 343, Cebuurbo 572, Puerto Princesa 595, Dabao 977, General Santos 1048 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la antaŭhispana periodo la areo, kie nun estas San Juan estis parto de regno. En 1602 la dominikanoj konstruis fortikaĵeton en la ĉirkaŭaĵo, poste ŝtonan preĝejon kaj aliajn konstruaĵojn. La oficiala fondo okazis en 1623. La hispana regado finiĝis dum la filipina revolucio, ĝi komenciĝis ĉe San Juan en 1896. Post kelkaj jaroj dominado de Usono komenciĝis, ili ŝanĝis la administrajn limojn de la komunumo en 1901. Inter 1942-1945 la japanoj regis. En la 1960-aj jaroj San Juan atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil) kaj urbiĝis en 2007 laŭ la filipina kriterio. En 2020 San Juan kun la tuta Manila Metropolo estis metitaj sub kvaranteno dum unu monato pro la kronvirusa pandemio.

Nubskrapuloj en San Juan

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

San Juan havas multe da vendejegoj, la loĝantoj plej ofte laboras en la najbaraj urboj.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La domina religio en San Juan estas la katolika. La politeknika universitato havas kampuson en la urbego.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

San Juan havas densajn vojligojn al la najbaraj urbegoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

San Juan situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 1005 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Preĝejo en San Juan

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluraj preĝejoj

Ĝemelurboj (eksterlandaj)[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estas similnoma municipo en Hispanio, nome San Juan del Monte (Burgoso).

Bildaro[redakti | redakti fonton]