San Juan Bautista Lo de Soto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Juan Bautista Lo de Soto
municipo de Meksiko
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Oaxaca
Regiono Costa
Demografio
Loĝantaro 2 140
Geografio
Koordinatoj 16°30′N 98°21′U  /  16.5°N, 98.35°U / 16.5; -98.35 (San Juan Bautista Lo de Soto) (mapo)
Alto 80 m
Areo 63.79 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de San Juan Bautista Lo de Soto en Meksiko (Meksiko)
Situo de San Juan Bautista Lo de Soto en Meksiko (Meksiko)
DMS
Situo de San Juan Bautista Lo de Soto en Meksiko
Situo de San Juan Bautista Lo de Soto en Meksiko
Situo de San Juan Bautista Lo de Soto en Meksiko

Map

vdr

San Juan Bautista Lo de Soto estas unu el la 570 komunumoj de la meksika subŝtato Oaxaca. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas San Juan Bautista Lo de Soto. Ambaŭ evidente havas sian nomon honore al la kristana sanktulo Johano la Baptisto. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 20 180.

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Juan Bautista Lo de Soto apartenas al la distrikto Jamiltepec al kiuj apartenas entute 24 komunumoj. Ĝi situas en la regiono Costa, kiu apartenas al la sudokcidenta parto de la subŝtato Oaxaca. Jam la nomo en la hispana (costa = marbordo) diras ke tiu regiono estas relative proksime al la marbordo. Ĉiuj distriktoj de tiu regiono limas al la pacifiko. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2140 loĝantojn. El tiuj estis 1058 viroj kaj 1082 virinoj. La komunumo havas surfacon de 63.79 kvadratkilometroj. La meza alteco estas 80 metroj super la marnivelo.

Situo de la koncerna distrikto kaj regiono interne de la subŝtato Oaxaca.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 34 indiĝenoj. El tiuj 28 aĝis pli ol 5 jaroj. Entute 28 personoj estis dulingvaj (hispana kaj indiĝena lingvoj).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.