San Luis Potosí
San Luis Potosí (esperantigite Sanktludoviko Potosio) estas federacia subŝtato de Meksiko.
Ĝi situas norde de la ĉefurbo Meksikurbo, ĉirkaŭ la kankra tropiko. Ĝi havas areon de preskaŭ 64 000 km² kaj loĝantaron de 2,3 milionoj. En la subŝtato ekzistas entute 58 komunumoj. Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en San Luis Potosí.
La ĉefurbo Sanktludoviko Potosio dum la liberiga milito en 1863 estis deklarita provizora ĉefurbo de Meksiko fare de prezidento Benito Juárez. Aliaj gravaj urboj estas Urbvalejo (Ciudad Valles), Verdrivero (Rio Verde) kaj Mateŭala (Matehuala).
En 1910 la posta prezidento Francisco I. Madero proklamis la "Planon de Sanktludoviko", kiu iniciatis la Meksikan Revolucion; li tamen skribis ĝin ne dum sia aresto en Sanktludoviko, sed post fuĝo al ekzilejo en Sanktantonio en Teksaso.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.sanluispotosi.gob.mx greke http://www.visitasanluispotosi.com greke http://www.slp.gob.mx greke http://www.prodigyweb.net.mx/mexican-churches/san-luis.html
Aguascalientes |
Baja California |
Baja California Sur |
Campeche |
Chiapas |
Chihuahua |
Coahuila |
Colima |
Durango |
Guanajuato |
Guerrero |
Hidalgo |
Jalisco |
Jukatanio |
Estado de México |
Michoacán |
Morelos |
Nayarit |
Nuevo León |
Oaxaca |
Puebla |
Querétaro |
Quintana Roo |
San Luis Potosí |
Sinaloa |
Sonora |
Tabasco |
Tamaulipas |
Tlaxcala |
Veracruz |
Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)