El Perdigón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Marcial (España))
El Perdigón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49720
Demografio
Loĝantaro 669  (2023) [+]
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 5° 45′ U (mapo)41.411111111111-5.7538888888889Koordinatoj: 41° 25′ N, 5° 45′ U (mapo) [+]
Alto 732 m [+]
Areo 51,22 km² (5 122 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Perdigón (Provinco Zamoro)
El Perdigón (Provinco Zamoro)
DEC
El Perdigón
El Perdigón
Situo de El Perdigón
El Perdigón (Hispanio)
El Perdigón (Hispanio)
DEC
El Perdigón
El Perdigón
Situo de El Perdigón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Perdigón [+]
vdr

El Perdigón [elperdiGON] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. El Perdigón estas tradukebla al La virperdriko (kio videblas en la blazono) sed etimologie eble rilata al derivaĵo el "petra", ŝtono.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj El Perdigón, San Marcial kaj Tardobispo, okupas totalan areon de 51,22 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 647 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 100 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas nur 13 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Entrala kaj Tardobispo, sude kun Casaseca de Campeán, oriente kun Morales del Vino kaj okcidente kun San Marcial.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. Poste estis industriaj enspezofontoj rilate al la fervojo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (vinkeloj, preĝejo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]