Santa Marina del Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Martín del Camino)
Santa Marina del Rey
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24393
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 772  (2023) [+]
Loĝdenso 39 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 5° 51′ U (mapo)42.513333333333-5.8583333333333Koordinatoj: 42° 31′ N, 5° 51′ U (mapo) [+]
Alto 842 m [+]
Areo 45,61 km² (4 561 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa Marina del Rey (Provinco Leono)
Santa Marina del Rey (Provinco Leono)
DEC
Santa Marina del Rey
Santa Marina del Rey
Situo de Santa Marina del Rey
Santa Marina del Rey (Hispanio)
Santa Marina del Rey (Hispanio)
DEC
Santa Marina del Rey
Santa Marina del Rey
Situo de Santa Marina del Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Marina del Rey [+]
vdr

Santa Marina del Rey [santamaRIna delREJ] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi estas en la centro de la provinco en tradicia komarko Ribera del Órbigo ĉe la rivero Órbigo. Santa Marina del Rey estas komprenata etimologie kiel "Sankta Marina de la Reĝo", alude al la kunfluejo de la riveroj Luna kaj Omaña kio kreas la riveron Órbigo, reprezentata en la blazono kiel majuskla Y.

Komarkoj de la provinco Leono; Ribera del Órbigo ne aperas, sed estas centre.
Retablo de la preĝejo de Villamor de Órbigo.
Río Órbigo.
La Manga de Villamor de Órbigo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj San Martín del Camino, Santa Marina del Rey, Sardonedo, Villamor de Órbigo (en la foto de la tabelo) kaj Villavante, okupas totalan areon de 45,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 848 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 2 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 30 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Sardonedo, Celadilla del Páramo, Villamor de Órbigo, Benavides, Palazuelo de Órbigo kaj Gavilanes.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado fare de mozaraboj kaj en San Martín del Camino fare de francoj. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado, ĉasado, fiŝkaptado de trutoj kaj forstado de poploj. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, preĝejoj, piedirado, karnavalo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]