San Mateo (Rizalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Mateo
municipo de Filipinoj

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 1850
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 273 306  (2020) [+]
Loĝdenso 4 961 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 42′ N, 121° 7′ O (mapo)14.696944121.121944Koordinatoj: 14° 42′ N, 121° 7′ O (mapo) [+]
Alto 80 m [+]
Areo 55,09 km² (5 509 ha) [+]
San Mateo (Filipinoj)
San Mateo (Filipinoj)
DEC
San Mateo
San Mateo
Situo de San Mateo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Mateo, Rizal [+]
vdr

San Mateo - tagaloge Bayan ng San Mateo - estas triaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Rizalo.

Urbodomo de San Mateo

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Mateo kuŝas ĉe piedoj de montoj [1]. Rodriguez (urbego) troviĝas nur 4, Marikina kaj Kezonurbo po 6, ĉefurbo Manilo 20 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo San Mateo estis registrita unuafoje en 1572 kiel apartenaĵo de Pasigo, samtempe paroĥo estis fondita fare de aŭgustenanoj. En 1639 la ĉinaj ribelantoj estis venkitaj en batalo kaj ili retiriĝis al la montoj. Post jardekoj la monaĥoj ŝanĝiĝis al jezuitoj, ili alportis sanktan bildon pri Sankta Maria el Hispanio. En 1871 la komunumo apartenis al Montalban. En 1898 San Mateo aliĝis al la revolucia movado. Inter 1901-1942 daŭris la usona dominado, poste sekvis la japanoj ĝis 1945. Intertempe en 1908 San Mateo ricevis statuson sendependa municipo. En la 1996 San Mateo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol 100 mil). Inter 1997–1999 la urbego ricevis la titolon "la plej pura kaj la plej verda municipo de Rizalo". La 80% de la urbo estis mergita en kotan akvon en 2009, post 2 jaroj inundo okazis.

Stratangula vendejo en San Mateo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

San Mateo havas flankovojojn al la najbaraj Rodriguez, Marikina kaj Kezonurbo. La loĝantoj uzas biciklojn, triciklojn, bustetojn kaj aŭtobusojn. Iam estis ankaŭ fervoja linio.

Eduko kaj religio[redakti | redakti fonton]

San Mateo gastigas institutan kampuson. Plimulto de la populacio estas katolikoj. La urbo estas hejmo de la mirakla bildo de Nia Sinjorino de Aranzazu.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en San Mateo

La klimato de San Mateo estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1005 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 23-31 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans