San Mateo de Gállego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Mateo de Gállego
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50840
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 441  (2023) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 0° 46′ U (mapo)41.8313659-0.7661536Koordinatoj: 41° 50′ N, 0° 46′ U (mapo) [+]
Alto 281 m [+]
Areo 71,621104 km² ( 716 2.1 104 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Mateo de Gállego (Provinco Zaragozo)
San Mateo de Gállego (Provinco Zaragozo)
DEC
San Mateo de Gállego
San Mateo de Gállego
Situo de San Mateo de Gállego
San Mateo de Gállego (Hispanio)
San Mateo de Gállego (Hispanio)
DEC
San Mateo de Gállego
San Mateo de Gállego
Situo de San Mateo de Gállego

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Mateo de Gállego [+]
vdr

San Mateo de Gállego [sanmaTEo deGAljego] estas municipo de Hispanio, en la norda parto de la Komarko Zaragozo kies ĉefurbo estas Zaragozo mem, sed ankaŭ oni konsideras kiel ĉefurbo Utebo-n, se oni ne konsideras tia Zaragozon, kiel provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas en la centroriento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo San Mateo estas komprenebla kiel "Sankta Mateo", dum de Gállego aludas la trafluantan riveron.

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Mateo de Gállego estas municipa teritorio en la norda parto de la Komarko Zaragozo, kie ĝi okupas teritorion norde de Zaragozo kaj oriente de Zuera. La aŭtovojo Autovía Mudéjar (A-23) kaj N-330 komunikas kun Villanueva de Gállego kaj Zuera, dum la A-123 iras paralele ĉe la rivero kaj komunikas kun Zuera norde kaj Zaragozo sude. La municipo enhavas tri industriajn zonojn kaj la kvartalon Saso.

La loĝloko San Mateo de Gállego mem estas je nur 22 km norde de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je la maldekstra bordo de la rivero. Ĝi estas sur 281 msm. La loĝloko mem estas tute inter Zaragozo mem sude kaj Zuera norde laŭ la fluejo de la rivero Gállego.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mudeĥaraj elementoj de la preĝejo.

Estis iam setlejo de araboj, kiuj lasis irigacian reton. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610, kio rezultis en ekonomia kaj demografia krizo.

San Mateo de Gállego demografie kreskiĝis fakte jam ekde la dua duono de la 19-a jarcento. Poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Villanueva de Gállego tute male, oni plialtiĝis ĝis nunaj 3 452 (2022) pro proksimeco al la ĉefurbo (dormurbo) kaj al la komunikvojoj de la akso de la valo de Ebro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo, brutobredado, kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. El vidindaĵoj menciindas la mudeĥara preĝejo de la 16-a jarĉento kun mudeĥara turo plej verŝajne konstruita sur iama kastelo, kaj naturaj lokoj ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]