San Pablo (Laguno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Pablo
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4000
Demografio
Loĝantaro 285 348  (2020) [+]
Loĝdenso 1 444 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 4′ N, 121° 20′ O (mapo)14.07121.325Koordinatoj: 14° 4′ N, 121° 20′ O (mapo) [+]
Alto 237 m [+]
Areo 197,56 km² (19 756 ha) [+]
San Pablo (Filipinoj)
San Pablo (Filipinoj)
DEC
San Pablo
San Pablo
Situo de San Pablo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pablo, Laguna [+]
vdr

San Pablo, tagaloge Lungsod ng San Pablo (traduke Sankta Paŭlo) estas universitata urbego (laŭ loka klasifiko unuaklasa urbo) kaj diocezo ekde 1967 en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en Laguno (provinco). La urbego estas pli populare konata kiel "Grandurbo de Sep Lagoj".

Katedralo de San Pablo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Pablo kuŝas en Luzono sur montodeklivoj de tri najbaraj montoj [1]. Sep malgrandaj krateraj lagoj estas ene de la urbo, kiu estas preskaŭ ĉirkaŭita de kvietaj vulkanaj konusoj. Calamba troviĝas 24, Dasmariñas 51, Manilo 69, Kezonurbo 74 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

San Pablo estas unu el la plej malnovaj urboj de Filipinoj. La plej frua historia dateno restis jam el antaŭhispanaj tempoj, tiam tiu loko estis nomata "Sampalok". En 1571 la unuaj hispanaj trupoj alvenis en la montan vilaĝon de Sampaloc, kiu fariĝis paroĥo en 1586, poste municipo en 1647 jam kun pli nova loknomo "San Pablo de Los Montes". Ekde 1734 la paroĥo estis sub kontrolo de la franciskanoj. En 1899 urba registaro estis establita. San Pablo akiris statuson de urbo en 1940, ĝi estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945.

Palaco en San Pablo
Avenuo en San Pablo

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

San Pablo estas celloko de turistoj pro la sep krateraj lagoj, krome hejmo de ekspoziciejoj, merkatoj, servocentroj. La grundo taŭgas por agrikulturo kaj hortikulturo. La industrioj de la urbo procesas koprojn kaj sekigitan kokosojn, oni produktas ŝuojn, vestojn kaj transportajn ekipaĵojn. Komence de la 21-a jarcento ekonomia disvolviĝo okazis pro lokaj kaj eksterlandaj investoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de San Pablo estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 2408 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo varias 21-30 °C.

Biblioteko en San Pablo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La pasaĝeroj uzas aŭtobusojn kaj busetojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • malnovaj preĝejoj
  • monumentoj
  • biblioteko
  • komika muzeo

Fontoj[redakti | redakti fonton]