San Pedro (Albacete)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Pedro
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02326
Demografio
Loĝantaro 1 191  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 47′ N, 2° 11′ U (mapo)38.791067-2.18848516309Koordinatoj: 38° 47′ N, 2° 11′ U (mapo) [+]
Alto 836 m [+]
Areo 83 km² (8 300 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Pedro (Hispanio)
San Pedro (Hispanio)
DEC
San Pedro
San Pedro
Situo de San Pedro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro (Albacete) [+]
vdr
San Pedro en la Provinco Albaceto.

San Pedro [samPEdro] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la centro de la provinco, sed en la parto Sierra de Alcaraz. Estas areo de 83,12 km² je 836 msm kaj je 35 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

San Pedro havas 1 242 loĝantojn (2019) kun denseco de 14,18. Iom pli ol cento loĝas en la submunicipoj Cañada Juncosa, Casas de Abajo kaj Cuevas del Molino de las Dos Piedras (Kavoj de la Muelejo, nomo pro antikvaj kavodomoj).

La municipa blazono montras la figuron de Sankta Petro alude al la loknomo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio, de granda natura altiro, enhavas pejzaĝon de valo kaj makiso trapasata de brutovojo. Sur tiu oni klopodis konstrui fervojon kiu kunigu Baeza kun Utiel; nune estas verda vojo.

La urba kerno estas dividita en du kvartaloj: nome la malnova, kun la urbodomo kaj la preĝejo, kaj alia kun La Peñica. Ambaŭ estas separataj per la valo de la rivero Quéjola [KEĥola].

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Petro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]