San Pedro de Macorís

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Pedro de Macorís
municipo de Domingo • urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 217 141  (2015) [+]
Loĝdenso 1 425 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 27′ N, 69° 18′ U (mapo)18.457222-69.306111Koordinatoj: 18° 27′ N, 69° 18′ U (mapo) [+]
Alto 4 m [+]
Areo 152,33 km² (15 233 ha) [+]
San Pedro de Macorís (Domingo)
San Pedro de Macorís (Domingo)
DEC
San Pedro de Macorís
San Pedro de Macorís
Situo de San Pedro de Macorís

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Pedro de Macorís (city) [+]
vdr

San Pedro de Macorís estas urbego kaj universitata urbo en Domingo. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco, krome ĝi estas universitata urbo ekde 1970.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Pedro de Macorís situas laŭ la suda marbordo de la lando ĉe enfluejo de rivero. La Romana (urbo) troviĝas 35, Sankta Domingo 63, Higüey 66, San Cristóbal (Dominga urbo) 84, San Francisco de Macorís 138, Concepción de la Vega 154, San Felipe de Puerto Plata 208 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Parko en San Pedro de Macorís

San Pedro de Macorís estis fondita en la malfrua 19-a jarcento fare de kubanoj, kiuj fuĝis de la sendependiĝa milito de sia lando. Ili alportis siajn ampleksajn sukerkanajn terkultivadsciojn. Tio iĝis la plej grava ekonomia agado en la areo. La unua sukeruzino estis fondita en 1879.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ nun gravas la sukerkano. La haveno partoprenas en la landa eksportado: sukero, melaso, brutoj kaj lignoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

San Pedro de Macorís havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1190 mm. Rn ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en septembro, plej malofte en marto. La temperaturoj varias inter 24-26 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

San Pedro de Macorís situas laŭ la ĉefa ŝoseo, kiu ligas Santo Domingon kun Higüey.

Fontoj[redakti | redakti fonton]