Baziliko de Sankta Petro en Katenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Pietro in Vincoli)
Baziliko de Sankta Petro en Katenoj
Basilica Sancti Petri ad vincula
Basilica di San Pietro in Vincoli al Colle Oppio
kristana preĝejomalgranda baziliko
Baziliko de Sankta Petro en Katenoj (Romo)
Baziliko de Sankta Petro en Katenoj (Romo)
DEC
Montris interne de Italio Romo
Map
Baziliko de Sankta Petro en Katenoj
Bazaj informoj
Loko Romo
Geografia situo 41° 53′ 38″ N, 12° 29′ 35″ O (mapo)41.89388888888912.493055555556Koordinatoj: 41° 53′ 38″ N, 12° 29′ 35″ O (mapo)
Religia aliĝo Romkatolika eklezio
Jaro de konsekro 439
Religia statuso Baziliko
TTT paĝaro oficiala retejo
Arkitektura priskribo
Arkitektura tipo preĝejo
Arkitektura stilo romaniko, interno plurfoje trakonstruita, laste laŭ planoj de la itala arkitekto Francesco Fontana en renesanca stilo
Jaro de komenco 431
Jaro de kompletigo 439
Karakterizaĵoj
vdr

La baziliko de Sankta Petro en Katenoj (latine Basilica Sancti Petri ad vincula, itale Basilica di San Pietro in Vincoli al Colle Oppio) en Romo estas katolika baziliko en Vatikano. Ĝi situas sur la monto Eskvilino de Romo, proksime de la Koloseo, kaj estas kardinaltitola preĝejo de la romkatolika eklezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruon de la baziliko en la 5-a jarcento financis Licinia Eudoxia, la edzino de la okcidentromia imperiestro Valentiniano la 3-a. Ĝi staras sur antaŭaj fundamentoj de romia konstruaĵo el la 2-a jarcento. La konstruado ekis en 431, kaj ok jarojn pli poste, en 439 la papo Siksto la 3-a konsekris ĝin. Dum sia historio la baziliko plurfoje trakonstruiĝis, laste laŭ planoj de la itala arkitekto Francesco Fontana en renesanca stilo.

la maŭzoleo de papo Julio la 2-a kaj la fama statuo de Moseo, skulptita de Mikelanĝelo

La 8-an de majo 2011 la nova bazilika kardinalo, Donald William Wuerl, ĉefepiskopo de Vaŝingtono, celebris sian unuan meson en funkcio de bazilika kardinalo en la preĝejo. Inter la plej famaj antaŭaj bazilikaj kardinaloj cetere estis la mezepoka teologo kaj filozofo Nikolao el Kuzo. Lia tombo troveblas en la maldekstra navo de la baziliko.

El arta vidpunkto la baziliko aparte famas pro statuo de Moseo, skulptita de Mikelanĝelo kiel parto de la tombo de la papo Julio la 2-a - tiu statuo konsideratas unu el la plej gravaj verkaĵoj de la skulptisto.

impreso pri la bazilika interno