San Justo de la Vega

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el San Román de la Vega)
San Justo de la Vega
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24710
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 761  (2023) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 6° 1′ U (mapo)42.454166666667-6.0147222222222Koordinatoj: 42° 27′ N, 6° 1′ U (mapo) [+]
Alto 847 m [+]
Areo 48,39 km² (4 839 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Justo de la Vega (Provinco Leono)
San Justo de la Vega (Provinco Leono)
DEC
San Justo de la Vega
San Justo de la Vega
Situo de San Justo de la Vega
San Justo de la Vega (Hispanio)
San Justo de la Vega (Hispanio)
DEC
San Justo de la Vega
San Justo de la Vega
Situo de San Justo de la Vega

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Justo de la Vega [+]
vdr

San Justo de la Vega [sanĤUSto delaBEga] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Astorga (Tero Astorga), en la centro de la provinco, ene de la tradicia areo La Vega del Tuerto. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan kaj la leonan. San Justo de la Vega estas komprenebla etimologie kiel Sankta Justo de la Valo.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Astorga (Tero Astorga) centre, verdecgriza.
Preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Celada de la Vega, Nistal, San Justo de la Vega kaj San Román de la Vega, okupas totalan areon de 48,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 780 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 200 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 43 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villaobispo de Otero, Benavides de Órbigo, Astorga, Villares de Órbigo, Villarejo de Órbigo, Santiago Millas kaj Valderrey.

Historio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

Estas atestaĵoj de romia loĝado kaj de epoko de visigotoj; en Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste suferis pro la Milito de Hispana Sendependiĝo.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, maizo, terpomoj, betoj) kaj brutobredado (fromaĝoj, kolbasoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado ĉe la Jakoba Vojo) kun iom da industrio kaj servoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]