San Roque de Riomiera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
San Roque de Riomiera
municipality of Cantabria
Administrado
Poŝtkodo 39728
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 351  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 14′ N, 3° 42′ U (mapo)43.235833333333-3.7002777777778Koordinatoj: 43° 14′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Alto 426 m [+]
Areo 35,7 km² (3 570 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
San Roque de Riomiera (Kantabrio)
San Roque de Riomiera (Kantabrio)
DEC
San Roque de Riomiera
San Roque de Riomiera
Situo de San Roque de Riomiera
San Roque de Riomiera (Hispanio)
San Roque de Riomiera (Hispanio)
DEC
San Roque de Riomiera
San Roque de Riomiera
Situo de San Roque de Riomiera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Roque de Riomiera [+]
vdr
Municipa teritorio de San Roque de Riomiera, centroriente de Kantabrio.

San Roque de Riomiera [sanROke derjoMJEra] estas municipo en centrorienta Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera. La loknomo San Roque de Riomiera estas etimologie komprenebla kiel Sankta Roĥo de Rivero Miera.

Ĝi estas unu el la tri nomitaj "tres villas pasiegas" (Pas-urboj) nome Vega de Pas, San Roque de Riomiera mem kaj San Pedro del Romeral.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pejzaĝo.

Ĝi limas norde kun Santa María de Cayón, Miera kaj Saro, oriente kun Ruesga kaj Soba, sude kun la provinco Burgoso (Kastilio kaj Leono) kaj okcidente kun Selaya, Villacarriedo kaj Vega de Pas. La municipo ne estas mem sur la baseno de la rivero Pas, sed ĉe la valo de rivero Miera.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Por areo de 35,7 km² estas 337 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 337 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: La Concha, Merilla kaj La Pedrosa (ĉefurbo).

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam.

Evolución demográfica
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
912 801 821 845 977 1.117 977 998 612 638 528 456

Fonto: INE

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 54,3 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 10,9 % al la konstruado, 8 % al industrio kaj 26,8 % al triaranga sektoro. En la municipo la dungiteco estas de 33,7 % kaj sendungeco de 9,2 %, dum averaĝoj en Kantabrio estas ĉirkaŭ 52,5 % kaj 14,2 % respektive.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]