San Telmo
San Telmo estas kvartalo de Bonaero (Argentino) kaj estas inter Boca kaj la historia centro de la urbo.
Ĉiudimanĉe en la Plaza Dorrego estas bazaro de antikvaĵoj.
Arkitekture, San Telmo estas influita de la stilo de la 19-a jarcento. En San Telmo ne ekzistas multaj konstruaĵoj de la dua duono de la 20-a jarcento, ĉar ĝi estas protektita por konservi ĝian historian valoron.
Kvankam San Telmo, kiel ankaŭ multaj aliaj internaj kvartaloj de Bonaero, ne havas multajn verdajn zonojn; ĝi troviĝas apud Reserva Ecológica, la plej granda verdejo de la urbo.
Vidindaĵoj
Eksteraj ligiloj
- San Telmo [en Hispana kaj Angla]