Sanae Takaichi
Sanae TAKAIĈI (japane 高市 早苗, Takaichi Sanae, antaŭ edziniĝeco Yamamoto Sanae (山本 早苗); naskita la 7-an de marto 1961) estas japana politikistino (sendependa → LP → NFP → LDP), membro de la Reprezentantĉambro de Nara, la malsupera ĉambro de la Nacia Asembleo, kaj Ministro en la dua Kabineto Kishida por la "Strategio por Malvarmeta Japanio", intelekta propraĵo, scienco kaj teknologio, spaco, kaj ekonomia sekureco. De 2014 ĝis 2017 kaj denove en 2019-2020, ŝi estis Ministro pri Ĝeneralaj Aferoj ( sōmu-daijin ) en la dua ĝis kvara Kabinetoj Abe. Ŝi ne apartenas al iu ajn frakcio en la LDP nuntempe, sed post aliĝo ŝi komence estis membro de la frakcio Mitsuzuka→Mori→Machimura→Hosoda , kiu estis domina en la lastaj jardekoj.
Takaichi estas priskribita kiel havanta "politikan reputacion kiel fervora konservativulo " kaj estis proksima aliancano de la antaŭa ĉefministro Abe.[1]
En oktobro 2025 ŝi estis elektita prezidanto de la Liberala Demokrata Partio, kiu tenas la plimulton de la seĝoj en la japana parlamento. Ŝi estis nomumita ĉefministro de Japanio la 21-an de oktobro 2025, igante ŝin la unua virino en la japana historio kiu okupas ĉi tiun postenon.[2]
Starpunktoj
[redakti | redakti fonton]Takaichi estas priskribita kiel "ultrakonservativulo" laŭ Time,[3] la Los Angeles Times,[4] The Guardian,[5] kaj Politico.[6] Ŝi citis Margaret Thatcher kiel rolmodelon[2][5] kaj plej influan al siaj kredoj.[7] Ŝi ankaŭ estas membro de Nippon Kaigi,[8] la plej granda ultrakonservativa kaj Japana naciista NRO kaj lobiado-grupo en Japano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ex-PM Abe supports conservative ally Takaichi as Suga's successor (2021-09-04). Arkivita el la originalo je 2021-09-04. Alirita 2021-09-04 .
- ↑ 2,0 2,1 Geddie, John. Inspired by Thatcher, Sanae Takaichi becomes Japan's first female premier (angle). Reuters (2025-10-21).
- ↑ Fumio Kishida Is Japan’s New Prime Minister. Here’s How He Beat a Much More Popular Rival (angle). Alirita 2025-10-28 .
- ↑ Japan’s likely next prime minister is an ultraconservative woman (angle). Alirita 2025-10-28 .
- ↑ 5,0 5,1 Sanae Takaichi: Japan’s first female PM, who cites Thatcher as an influence (angle). Alirita 2025-10-28 .
- ↑ Japan’s ruling party elects Sanae Takaichi as new leader, likely to become first female PM (angle). Alirita 2025-10-28 .
- ↑ 新首相 高市早苗氏の経歴は (japane). Alirita 2025-10-28 .
- ↑ Abe’s reshuffle promotes right-wingers (angle). Alirita 2025-10-28 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (japane)

