Sandinista Fronto de Nacia Liberigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sandinisto estas termino, signifanta anon de politika movado en Nikaragvo (t. e. de "sandinismon").

La termino devenas de nomo de Augusto César Sandino, gvidanto de gerila lukto kontraŭ la usona okupado de la lando en la komenco de la 20-a jarcento.

Flago de la F.S.L.N.

La pli oficiala nomo estas Frente Sandinista de Liberación Nacional (FSLN, Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo), politika organizaĵo de maldekstra tendenco kreita en 1962 en Nicaragvo.

La Sandinista Fronto gvidis la lukton kontraŭ la diktaturo de la familio Somoza en Nikaragvo de 1978. Tiu lukto estis nomita nikaragva revolucio kaj finiĝis per la eniro de la ribeluloj en Managvon en 1979 kaj la ekziligo de la diktatoro Anastasio Somoza Debayle. La sandinistoj prenis la povon, en koalicio kun aliaj opoziciaj fortoj, kaj post demokrataj voĉdonoj en 1984 la gvidanto de la organizo Daniel Ortega fariĝis la prezidento, kun la verkistoj Sergio Ramírez, kiu iĝis vicprezidento kaj Ernesto Cardenal, kiu iĝis Ministro de Kulturo.

Afiŝo en strato de Leono (Nikaragvo) en marto de 1988.

La nova registaro suferis koleron de la Usona registaro, gvidata de konservativa Ronald Reagan, kiu timis vastiĝon de la kuba revolucio. Usono organizis kontraŭrevoluciulan militistaron, nomatan contra (de kontraŭrevoluciularo).

La malbonega heredata ekonomia situacio, la usona blokado kaj la propraj eraroj kaŭzis fortan ekonomian krizon. Post nova balotado en 1990, venkis la opozicia kandidato Violeta Barrios, vidvino de ĵurnalisto Pedro Chamorro, murdita de la reĝimo de Somoza.

Poste la FSLN perdis estrecon, sed restis la ĉefa opozicia partio de Nikaragvo. Ĝi suferis plurajn dividojn, kio naskis fondon de partioj, nomataj renoviĝintaj sandinistoj.

En novembro 2006, la kandidato de la Fronto, Daniel Ortega, akiris plejmulton de la voĉdonoj, kaj denove fariĝas prezidento de Nikaragvo.

Vidu ankaŭ