Sanduk Ruit
| Sanduk Ruit | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| सन्दुक रूइत | |||||
| Naskiĝo | 4-an de septembro 1954 (71-jaraĝa) en Olangchung Gola | ||||
| Loĝloko | Katmanduo vd | ||||
| Ŝtataneco | Nepalo | ||||
| Alma mater | Донишкадаи илмҳои тиббии ҳамаи Ҳиндустон (mul) St. Roberts School, Darjeeling (en) King George's Medical University (en) | ||||
| Infanoj | 3 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | okulkuracisto • kirurgo | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sanduk Ruit (सन्दुक रूइत; prononcu [sʌnduk rui̯t]) estas okulisto el Nepalo, kiu okupiĝis en la restarigo de vidkapablo de pli ol 250 000 homoj[1] tra Nordameriko, Afriko kaj Azio uzante kataraktoĥirurgion per malgranda incizo (Ruitektomio) kaj lensemulsiado. [2]
Ruit estas la fondinto kaj la administra direktoro de la Tilganga Instituto de Oftalmologio, kiu fabrikas intraokulajn lensojn por kirurgia implantado je frakcio de la antaŭa fabrikadkosto. La malalta kosto igis katarakto-kirurgiojn pli malmultekostaj en Nepalo. [3]
Ruit estas nomata la "Dio de Vidkapablo", kromnomo kiun li gajnis post restarigo de la vidkapablo de 60-jaraĝa virino per katarakta kirurgio en Indonezio.[4] [5]
Li ricevis la Premion Ramon Magsaysay por Paco kaj Internacia Kompreno, konsiderata la azia ekvivalento de la Nobel-premio, pro "lokigo de Nepalo ĉe la avangardo de disvolvado de sekuraj, efikaj kaj ekonomiaj proceduroj por katarakta kirurgio, ebligante al la nenecese blinduloj eĉ en la plej malriĉaj landoj revidi." [6]
Li ricevis la premion ISA, la plej altan civilan premion en Barejno, de la reĝo de Barejno pro la disvolviĝo de tre pageblaj kaj daŭrigeblaj manieroj kuraci kataraktojn tra la evolulandoj, kun premio de 1 miliono da dolaroj. [7]
Frua vivo kaj edukado
[redakti | redakti fonton]Ruit naskiĝis la 4-an de septembro 1954, al kamparaj, analfabetaj gepatroj, patro Sonam Ruit kaj patrino Kesang Ruit, en la izolita monta vilaĝo Olangchung Gola proksime al la limo kun Tibeto en nordorienta Nepalo. Tiu vilaĝo de 200 homoj situis 3350 metrojn super la marnivelo sur la sino de la tria plej alta montpinto de la mondo, Monto Kanĉenjunga. Ĝi estas unu el la plej izolitaj regionoj de Nepalo sen elektro, lernejo, saninstalaĵoj aŭ modernaj komunikiloj, kaj kuŝas kovrita sub neĝo dum ses ĝis naŭ monatoj jare. La familio de Ruit vivtenis sin per malgrandskalaj agrikulturo, komerco kaj brutbredado. [8]
Ruit estis la dua el la ses infanoj de siaj gepatroj. Mortis tri gefratoj - pli aĝa frato, pro diareo je la aĝo de tri jaroj [9] :3–4 kaj pli juna fratino Chundak, pro febro, je la aĝo ok jaroj. En multaj intervjuoj, Ruit menciis, ke por li, la plej dolora estis la morto de lia pli juna fratino Yangla. Yangla estis lia infantempa kunulino, kaj speciala ligo kreiĝis kun ŝi tra la jaroj. [9] :9 Ŝi mortis je la aĝo 15 jaroj pro tuberkulozo, ĉar la familio estis tro malriĉa por pagi kuracadon, kiu povus savi ŝian vivon. En multaj intervjuoj, Ruit diris, ke ĉi tiu perdo forte impresis lin kaj enstampis en li la decidon iĝi kuracisto kaj labori por la malriĉuloj, kiuj alie ne havus aliron al sanservo. [9] :37–40
La plej proksima lernejo de lia vilaĝo estis dek kvin tagojn da piedovojaĝo for en Darĝiling. [10] Kiam Ruit havis sep jarojn, lia patro, malgrandskala komercisto, vojaĝis kun Ruit al la lernejo St Robert en Darĝiling, kaj provizis financan subtenon por liaj edukado kaj frua medicina kariero. La vivo de Ruit en Darĝiling estis malfacila, ĉar li estis for de siaj gepatroj kaj hejmo dum ĉirkaŭ kvar ĝis kvin jaroj. Post kelkaj jaroj, li revenis al Nepalo kaj daŭrigis sian studadon. En 1969, Ruit diplomiĝis ĉe la lernejo Siddhartha Vanasthali en Katmanduo, Nepalo, [11] kaj poste plue edukiĝis en Barato.
Li ricevis MBBS- diplomon de la Medicina Kolegio King George en Lakno, kun stipendio de 1972 ĝis 1976. Ruit poste revenis al Nepalo kaj laboris kiel ĝenerala kuracisto en la hospitalo Bir en Katmanduo dum tri jaroj. Poste li volis specialiĝi pri oftalmologio, do li daŭrigis siajn studojn ĉe la Tut-Hindia Instituto de Medicinaj Sciencoj en Nov-Delhio kun stipendio, kaj atingis sian magistran diplomon . [11] [12] Post tri jaroj, en 1984, li revenis al Nepalo kaj laboris en okulhospitalo en Tripureshwor dum ok jaroj. Dume, la aŭstralia oftalmologo Fred Hollows estis en Nepalo kiel mentoro, elektita de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Li rimarkis la laboron kaj persistemon de Ruit kaj proponis al li pliajn studojn pri katarakta kirurgio en Aŭstralio en 1986.[10] Ruit plue studis en Aŭstralio, Nederlando kaj Usono.[10]
Frua kariero kaj geedziĝo
[redakti | redakti fonton]Dum sia restado en Aŭstralio, Ruit akiris plian profundan specialiĝon pri okulkirurgio. Ruit kaj Hollows kreis la Small Incision Cataract Surgery (SICS), kiu uzis intraokulajn lensojn, kaj Ruit fariĝis la unua nepala kuracisto kiu uzis intraokulajn lensojn.[13] Por akiri donacojn por igi okulkirurgiojn pli pageblaj kaj alireblaj en Nepalo, li establis Nepal Eye Program Australia (nepalan okulprogramon aŭstralian), poste renomitan The Fred Hollows Foundation. Oni proponis al li resti kaj labori en Aŭstralio, sed li revenis al Nepalo kaj daŭre laboris ĉe la Tripureshwor Okulhospitalo.[14] Li kreis la Nepal Eye Bank (nepalan okulkonzervejon) en 1996, situantan en hospitalo en Katmanduo, por kolekti kataraktojn por transplantaj kirurgioj. Komence, donacoj estis maloftaj pro timo ĉe la hindua kaj budhana loĝantaro, ke se oni donacus siajn kataraktojn, oni reenkarniĝus blinda. Li laboris kun hinduaj kaj budhanaj religiaj gvidantoj por konvinki homojn, ke iliaj fizikaj korpoj ne influus reenkarniĝon kaj ke donacado fakte pliigus ilian karmon.[15]
Ruit geedziĝis kun Nanda Shrestha, oftalmologia flegistino, en 1987. Ili havas unu filon kaj du filinojn.
Atingoj
[redakti | redakti fonton]Laborante en Aŭstralio en 1986, Ruit kaj Fred Hollows evoluigis strategion por uzi malmultekostajn intraokulajn lensojn por alporti malgrand-incizan kataraktoĥirurgion al la evolulandoj.[16] Tamen, la lensoj restis tro multekostaj por multaj kataraktopacientoj. En 1995, Ruit evoluigis novan intraokulan lenson, kiu povus esti produktita multe pli malmultekoste kaj kiu, ekde 2010, estas uzata en pli ol 60 landoj. [16] Ruit komisiis al Ray Avery desegni kaj konstrui fabrikon en Katmanduo por produkti tiajn lensojn. La metodo de Ruit nun estas instruata en usonaj medicinaj fakultatoj.[3] Malgraŭ ke ĝi estas multe pli malmultekosta, la metodo de Ruit havas la saman sukcesfrekvencon kiel okcidentaj teknikoj: 98% post ses monatoj.[3] En 1994, [17] D-ro Ruit fondis la Tilganga-Okulcentron, nun nomatan la Tilganga Instituto de Oftalmologio, en Katmanduo.[18] Ĝi celas provizi okulprizorgon je pagebla prezo. [19] La instituto kunlaboras kun la Himalaja Katarakta Projekto, kiun Ruit kunfondis kun sia kolego Geoff Tabin, kaj aliaj organizaĵoj por doni katarakto-kirurgion al homoj en iuj el la plej danĝeraj kaj nealireblaj lokoj de la mondo, ofte senpage. Tilganga plenumis pli ol 100 000 operaciojn, trejnis pli ol 500 medicinistojn el diversaj mondopartoj, kaj produktas la intraokulajn lensojn de Ruit kontraŭ po malpli ol 5 usonaj dolaroj.[10] Ĝi ankaŭ produktas protezajn okulojn kontraŭ po 3 usonaj dolaroj, kompare kun importaĵoj kiuj kostas 150 dolarojn.[3] Kiuj ne povas atingi la centron aŭ kiuj loĝas en alie izolitaj kamparaj areoj, por tiuj Ruit kaj lia teamo starigis moveblajn okul-tendarojn, ofte uzante tendojn, klasĉambrojn kaj eĉ bestajn stalojn kiel improvizitajn operaciejojn. [20]
Kuracinte nordkorean diplomaton en Katmanduo, Ruit persvadis nordkoreajn aŭtoritatojn permesi al li viziti en 2006. [20] Tie li operaciis al 1000 pacientoj kaj trejnis multajn lokajn kirurgojn.[21]
En aprilo 2021, Ruit lanĉis la Fondaĵon Tej Kohli kaj Ruit [22] [23] kun misio ekzameni unu milionon da homoj kaj kuraci 300 000 kun katarakta blindeco antaŭ 2026. [24] En marto 2021, la fondaĵo okazigis sian unuan mikrokirurgian tendaron en la regiono Lumbini de Nepalo, kie ĝi ekzamenis 1 387 pacientojn kaj kuracis 312 pro blindeco. [25] Alia tendaro en la regiono Soluĥumbu ekzamenis 1 214 pacientojn kaj kuracis 178 pro blindeco en aprilo 2021.
Amaskomunikila kovrado
[redakti | redakti fonton]La biografio de Ruit, The Barefoot Surgeon (La Nudpieda Kirurgo) de la aŭstralia verkisto Ali Gripper, estis publikigita en junio 2018.[26] Nepala traduko, Sanduk Ruit, estis publikigita de Fine Print Books en 2019. [27]
Premioj kaj honoroj
[redakti | redakti fonton]- En majo 2007, Ruit estis nomumita Honora Oficiro de la Ordeno de Aŭstralio "pro servado al la homaro per establado de okulprizorgaj servoj en Nepalo kaj ĉirkaŭaj landoj, kaj pro sia laboro en instruado kaj trejnado de kirurgoj kaj teknika novigado". [28]
- En junio 2006, li ricevis la Premion Ramon Magsaysay por Internacia Kompreno. [29]

- La 5-an de marto 2007, li ricevis la premion Aziano de la Jaro 2007 de la Unia Ministro pri Sano kaj Familia Bonfarto, D-ro Anbumani Ramadoss, en Nov-Delhio.
- Li ankaŭ estis premiita per la Premio Princo Mahidol de Tajlando.
- La asteroido 83362 Sandukruit, malkovrita de Bill Yeung en 2001, estis nomita honore al li. La oficialan proklamon publikigis la Minor Planet Center (la planeteta centro) la 30-an de marto 2010 (Minor Planet Circular 69494).
- Je la 17-a de decembro 2015, li ricevis la Nacian Ordenon de Merito de Butano [en Oro].[30]
- Je la 27-a de oktobro 2016, li ricevis la Premion Asia Game Changer de la Azia Societo "pro alportado de la donacoj de vidkapablo kaj produktiva vivo al tiuj, kiuj plej bezonas ilin." [31]
- En 2018, la barata registaro aljuĝis al li la Padma Shri-premion, sian kvaran plej altan civilan premion, pro "[lia] novigado en la 1980-aj jaroj [kiu] kondukis al 90-procenta redukto de la kosto de katarakta okulkirurgio, provizas malaltkostajn lensojn por katarakta kirurgio al pli ol tridek landoj."[32]
- En 2019, la Registaro de Nepalo honoris lin per la Nacia Premio por Talento de la Ĉefministro pro lia kontribuo al la fako oftalmologio. [33]
- En septembro 2020, la registaro de Nepalo anoncis, ke D-ro Sanduk Ruit estos honorita per la titolo Suprasiddha Prabal Janasewashree (unua). La registaro anoncis liston de 594 personoj por ŝtataj honoroj.
- Je la 21-a de februaro 2023, D-ro Sanduk Ruit ricevis la prestiĝan ISA-premion pro servado al la homaro meze de programo okazinta ĉe la ISA-Kultura Centro en Manamo, Barejno. La Reĝo de Barejno, Lia Moŝto Hamad bin Isa Al Ĥalifa, transdonis al D-ro Ruit unu milionon da dolaroj dum la reĝa ceremonio." [34]
- Specio de saltema insekto (Ortopteroj: Tetrigedoj), malkovrita de Ŝivapuri Nagarjun Nacia Parko fare de teamo kiun gvidis nepala esploristo Madan Subedi, estis nomita laŭ Dro. Sanduk Ruit kiel Hebarditettix sanduki Subedi, Kasalo, & Skejo, 2024. [35]
- En 2023 Ruit ricevis honoran doktorecon pri scienco de la Universitato Anglia Ruskin de Britio.[36]
Plia legado
[redakti | redakti fonton]- Ali Gripper (2019), "La Nudpieda Kirurgo: La Inspira Rakonto de D-ro Sanduk Ruit, la Okulkirurgo Donanta Vidon kaj Esperon al la Malriĉuloj de la Mondo", Barato: Penguin Random House India. ISBN 9780143447429.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ali, "Fred Hollows inspiris al Sanduk Ruit".
- ↑ kataraktoĥirurgio per malgranda incizo (15a de Decembro 2014).
- 1 2 3 4 Nicholas, "Malalta kosto".
- ↑ Margie, "Nepala kuracisto kvazaŭ dio".
- ↑ Sanduk Ruit okulisto (angle) (2025-12-15).
- ↑ ebligante al la nenecese blinduloj vidi. Arkivita el la originalo je 2018-08-29. Alirita 2026-06-04 .
- ↑ premio ISA (angle) (2023-01-17).
- ↑ Premio Ramon Magsaysay (2006). Arkivita el la originalo je 2018-08-29. Alirita 2026-06-04 .
- 1 2 3 {{{Titolo}}}. ISBN 9781760292706.
- 1 2 3 4 La plej proksima lernejo (25a de Julio, 2016). Arkivita el la originalo je 2018-09-03. Alirita 2026-06-04 .
- 1 2 Ruit diplomiĝis ĉe la lernejo Siddhartha Vanasthali (indonezie). Arkivita el la originalo je 2021-10-04. Alirita 2026-06-04 .
- ↑ Ali, "Mi povas senti ilian doloro". (en-IN)
- ↑ la unua nepala kuracisto kiu uzis intraokulajn lensojn.
- ↑ Tripureshwor Eye Hospital..
- ↑ “{{{Titolo}}}” 176.
- 1 2 lensoj tutmonde (1a de Junio, 2010).
- ↑ D-ro Ruit fondis la Tilganga.
- ↑ Tilganga Instituto de Oftalmologio (2010).
- ↑ okulprizorgon je pagebla prezo (24a de Aprilo, 2010).
- 1 2 okul-tendaroj (15a de Decembro 2014).
- ↑ li operaciis al 1000 pacientoj.
- ↑ Fondaĵon Tej Kohli kaj Ruit_1 (en-US) (22a de Aprilo 2021).
- ↑ Fondaĵon Tej Kohli kaj Ruit_2 (angle).
- ↑ Kuraci 300000 homojn (angle) (2021-04-20).
- ↑ unua mikrokirurgia tendaro en la regiono Lumbini.
- ↑ "La Nudpieda Kirurgo".
- ↑ "Nepala traduko".
- ↑ Honora Oficiro de la Ordeno de Aŭstralio.
- ↑ Ruit ricevis la Premion Ramon Magsaysay por Internacia Kompreno.
- ↑ National Order of Merit – BBS.
- ↑ Ruit inter ricevintoj de premio 2016 Asia Game Changers.
- ↑ Ruit ricevas premion Padma Shri.
- ↑ Ruit ricevis nepalan premion pro talento (angle).
- ↑ Ruit ricevis premion en Barejno.
- ↑ (2024) “Tetrigidae (Orthoptera) of Shivapuri Nagarjun National Park in Nepal”, Annales de la Société Entomologique de France 60, p. 53–84. doi:10.1080/00379271.2024.2309170.
- ↑ honora doktoreco pri scienco de la Universitato Anglia Ruskin de Britio.

