Sandviĉa rulaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sandviĉa rulaĵo (angle wrap) estas tipa envolvaĵo, variaĵo de la takojburitoj kiu inkludas tipajn sandviĉajn farĉaĵojn envolvitajn en tortiljo, pita, lavaŝo aŭ alia mola plata pano. La plej popularaj estas la sandviĉrulaĵoj kun kokaĵo sed ankaŭ kun bovaĵosalikokoj. Viando aŭ marmanĝaĵo tipe inkluzivas laktukon en strioj, tranĉaĵojn de tomato aŭ kokbeko, avokadan kaĉon , fungojn, duongrasan lardon, rostitajn cepojn, fromaĝon (kiel ĉedaro) kaj iom da spicoj kaj kondimentoj, kiel ekzemple la saŭco "mielo kaj mustardo".

Meksikanoj, Armenoj, Mezorientanoj, Grekoj kaj Turkoj manĝas envolvaĵojn ekde antaŭ la 1900-aj jaroj. Meksikanoj nomas ilin burrito (azenetoj), kaj ili havas malsamajn ingredienciajn variojn, ĉefe tritikan aŭ maizan, tipe farĉita de viando, fazeoloj, rizo, fromaĝo kaj aliaj ingrediencoj.

La sandviĉrulaĵoj en okcidenta formo probable venas de Kalifornio, kiel ĝeneraligo de la teksasa-meksika burrito, kaj fariĝis populara ĉefe en la 1990-aj jaroj. Ĝi eble inventiĝis kaj nomiĝis ĉe sudkalifornia ĉeno nomata "I Love Juicy" en la fruaj 1980-aj jaroj. La OVO Bistro en Nov-Jorko enkondukis en 1990 sian sandviĉon sub la nomo "The King Edward".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]