Sanga korelo
Ĉe Blackpool Zoo, Anglio | ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
| Cacatua pastinator | ||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||
subspecioj | ||||||||||||||||
|
C. s. sanguinea | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La Sanga korelo (Cacatua pastinator) aŭ ankaŭ Sanga kakatuo, Mallongbeka korelo kaj Sangmakula kakatuo estas mezgranda kakatuo indiĝena de Aŭstralio kaj Nov-Gvineo.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La unuan registritan priskribon de la specio faris la angla ornitologo John Gould en 1843.[2] Estas jenaj kvar subspecioj:[1]
- C. s. sanguinea
- C. s. normantoni
- C. s. transfreta
- C. s. gymnopis
- C. s. westralensis (Mathews 1917)
- C. s. sanguinea, Norda Teritorio
- C. c. gymnopis, Suda Aŭstralio
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Sanga korelo estas malgranda blanka kakatuo kiu kreskiĝas ĝis 35–41 cm de longo kaj pezas 370–630 g, kun averaĝa pezo de 525 g.[3][4] Ĝi similas laŭ aspekto kaj al la Fajnbeka korelo kaj al la Fosanta korelo, sed la Sanga korelo estas pli malgranda, kaj male al ambaŭ aliaj specioj, ĝi havas suprajn kaj malsuprajn mandiblojn de simila longo. Ĝi estas facile distingebla de la Fajnbeka korelo pro la manko de oranĝkolora gorĝostrio.[5] C. s. normantoni kaj C. s. transfreta estas iom pli malgrandaj ol la nomiga formo. C. s. normantoni estas hele bruneta sur la malsupra flanko de flugil- kaj vosto-plumoj. C. s. gymnopis havas pli malhelbluajn okulringojn, pli forte markitajn rozkolorajn bridojn kaj flavan nuancon en la malsupraj orelkovriloj.[1] Inoj estas iomete pli malgrandaj ol maskloj laŭ pezo, flugillongo, grandeco de la bekoverto, longo de la tarso, longo de la vosto kaj diametro de la okulringo.[6]
Distribuado kaj vivmedio
[redakti | redakti fonton]La nomiga formo, C. s. sanguinea troviĝas en Norda Aŭstralio. C. s. normantoni troviĝas en oriento de la Kabjorka Duoninsulo. C. s. transfreta troviĝas en Nov-Gvineo. C. s. gymnopis troviĝas en Centra, Orienta kaj Sudorienta Aŭstralio.[1] Iiaj teritorioj gamas el la aridaj dezertoj de centra Aŭstralio ĝis la orientaj marbordaj ebenaĵoj, sed ili ne troviĝas en densaj arbaroj. La Sanga korelo povas troviĝi en urbaj areoj, kiel ĉe Melburno, Kanbero, Sidnejo kaj Brisbano, kie ili manĝas gazonon kaj en ludejoj. Ili estas nombraj en farmoj tra Novsudkimrio kaj Kvinslando, kaj iĝis tiom oftaj en kelkaj areoj ke ili estas konsiderataj plago,[7] kaj povas esti detruaj de arboj sur kiuj ili ripozas, maĉante la ŝelon el pli malgrandaj branĉetoj.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Malgrandaj koreloj kuniĝas en aroj de ĝis pluraj miloj, kiuj ofte inkluzivas aliajn birdojn kiel ekzemple Rozbrustaj kakatuoj, Sulfurkrestaj kakatuoj kaj ruĝvostaj nigraj kakatuoj. Ili ĝenerale ripozas en arboj dum la nokto, kaj forflugas por manĝi frumatene antaŭ ol reveni malfruvespere. Aroj ofte flugas multajn kilometrojn inter siaj manĝejoj kaj ripozejoj, kaj en dezertaj regionoj devas ankaŭ flugi al akvofontoj dufoje tage, dum koreloj, kiuj vivas en marbordaj regionoj, ne devas flugi longajn distancojn por trovi akvon.
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]
Reproduktado okazas de majo ĝis oktobro, kaj kutime okazas pli frue en la nordo de ĝia teritorio.[5] La nesto kutime estas en arbokavaĵo, klifa kavaĵo aŭ termita monteto.[5]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Malgrandaj koreloj kutime manĝas surgrunde, tamen foje manĝas en arboj kaj arbustoj. Ili manĝas diversajn kaj naturajn kaj kultivitajn semojn kaj regule manĝas gazonherbojn en urbaj areoj. Ili ofte manĝas grenkultivaĵojn kiel de tritiko, hordeo kaj maizo kaj povas fariĝi konsiderinda agrikultura damaĝbesto en iuj areoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- 1 2 3 4 (2010) Parrots: A Guide to Parrots of the World. A&C Black. ISBN 978-1-4081-3575-4.
- ↑ BirdLife International (2018). "Cacatua sanguinea". IUCN Red List of Threatened Species. 2018: e.T22684813A131915837. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22684813A131915837.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
- ↑ John B. Dunning Jr., ed. (1992), CRC Handbook of Avian Body Masses, CRC Press, (ISBN 978-0-8493-4258-5)
- ↑ Little-Corella (2011)
- 1 2 3 Pizzey, Graham. (1997) Field Guide to the Birds of Australia. Sydney, Australia: Harper Collins Publishers. ISBN 0-207-18013-X.
- ↑ “Measurements of the Little Corella from Kununurra, WA”, The Emu.
- ↑ Species profile—Cacatua sanguinea (little corella). Queensland Government. Alirita 22a de Aŭgusto 2022 .
- Flegg, Jim (2002), Birds of Australia: Photographic Field Guide, Sydney: Reed New Holland
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Rowley, Ian. (1997) Sandgrouse to Cuckoos, Handbook of the Birds of the World 4. Lynx Edicions. ISBN 9788487334221.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- World Parrot Trust Arkivigite je 2015-07-05 per la retarkivo Wayback Machine Parrot Encyclopedia - Species Profiles
| ||||||||||||||||||


