Sangernboden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sangernboden
Blazono de Guggisberg
Preĝejo de Sangernboden
setlejo
Kantono Berno
Komunumo(j) Guggisberg
Koordinatoj  46° 42′ 48.60″ N 7° 21′ 10.80″ O / 46.7135000 °N, 7.3530000 °O / 46.7135000; 7.3530000 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 48.60″ N 7° 21′ 10.80″ O / 46.7135000 °N, 7.3530000 °O / 46.7135000; 7.3530000 (mapo)
Areo ĉirkaŭ 14 km²
Alteco 997 m super marnivelo
Poŝtkodo 1738
vdr

Pri la municipo[redakti | redakti fonton]

Sangernboden estas municipo de la komunumo Guggisberg en la distrikto Schwarzenburg, Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis proksimume 300 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sangernboden situas en la sudo de Guggisberg ĉe la bordo de la rivero Kalte Sense la oriento el la du fontriveroj de Sense.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas ĉe la pasejvojo de la montpasejo Gurnigel de Kirchdorf en Kantono Berno al Plaffeien en Kantono Friburgo. Tra tiu pasejvojo veturas poŝtaŭto, kiu konektas la municipon al la svisa publika trafikreto. Sur tiu linio tamen trafikas en ĉiu direkto nur tri veturiloj tage.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La regiono estas ŝatata por migrado kaj montbiciklado. En proksimeco de Sangernboden rekte sub la Gurnigelpasejo troviĝas ankaŭ la kuracbanejo kun sulfurakvo Schwefelberg-Bad.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

Infanoj dum la Familia Esperanto-renktontiĝo en Sangernboden

La 1-an kaj 2-an de novembro 2008 en Hotelo Hirschen en Sangernboden okazis la 1-a Svisa Familia Esperanta Renktontiĝo (SFERO) sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo. La renkontiĝo estas la unua de serio de renkontiĝoj por Esperanto-familioj kun infanoj, kiujn SES planas okazigi nun regule almenaŭ unufoje jare. La renkontiĝon en Sangernboden partoprenis 23 personoj el orienta kaj okcidenta Svislando, inter kiuj estis naŭ infanoj. Celo de la renkontiĝo estas ebligi unuflanke al gepatroj kun infanoj ĝui kaj partopreni en Esperanto-etoso kaj aliflanke krei amikecon inter la infanoj en Svislando, kiuj parolas denaske Esperanton aŭ utiligas la lingvon en sia familio. Post la sukceso la partoprenantaro decidis, ke SFERO okazu regule. La dua SFERO okazis en oktobro 2009 en Lenk en Simme-Valo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.