Saltu al enhavo

Sangoranĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tranĉita sangoranĝo.

La sangoranĝo estas tipo de oranĝo, kiu estas konata pro sia karmezina karno. Ĝi estis nomita laŭ ĝia karmezina koloro, kiu similas la koloro de sango. Ĝi estas tipo de dolĉa oranĝo. Ĝi nomiĝas ankaŭ ruĝa oranĝoframboranĝo.

La karmezina koloro venas de antocianinoj, familio de polifenol-pigmentoj. Male al aliaj komercaj citrusfruktoj, la sangoranĝo sintezas antocianinojn en sia karno.[1] Antocianinoj estas sintezataj en malaltaj temperaturoj. Krisantemino (Cianidino 3-O-Glukosido) estas la ĉefa antocianino en la karno.[2] La gusto estas priskribita kiel frambo-simila aldone al citrusaj gustonotoj.

Historio kaj uzoj

[redakti | redakti fonton]

Sangoranĝoj eble originis en sud-Mediteraneo, kie ili estas kultivataj ekde la 18-a jarcento. La ĉefaj kultivaroj de la sangoranĝo estas la Moro (indiĝena de Italio), la Taroko (indiĝena de Italio), kaj la Sanguinelo (indiĝena de Hispanio). Hodiaŭ, sangoranĝoj estas uzata en marmeladoj[3], salatoj[4], ŝorbeto[5], kaj glaciaĵoj. Ili enhavas altajn nivelojn de Vitamino C, Vitamino A, kalio, mangano, antocianinoj, antioksidantoj, kaj dieta fibro.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]