Saltu al enhavo

Sangorela konuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sangorela konuro
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Pyrrhura
Bonaparte, 1856
Specio: Sangorela konuro (P. hoematotis)
Souancé, 1857
Pyrrhura hoematotis
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sangorela konuro (laŭ la latina scienca nomo Pyrrhura hoematotis, sed ankaŭ Ruĝorela konuro) estas malgranda papago el genro Pyrrhura specio en la familio Psittacidae. Ĝi estas endemio de Venezuelo.[1]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Sangorela konuro havas du subspeciojn, nome la nomiga P. h. hoematotis (Souancé, 1857) kaj P. h. immarginata (Zimmer & W.H. Phelps, 1944).[1]

La sangorela konuro estas ĉirkaŭ 25 cm longa kaj pezas 64 ĝis 74 g. Ambaŭ seksoj estas similaj. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio estas ardezgrizaj de la frunto ĝis la meza krono, kun nuda blanka haŭto ĉirkaŭ la okulo kaj brile terakotaj orelkovriloj. Iliaj nukoplumoj estas verdaj kun flavaj randoj kaj la cetero de iliaj supraj partoj estas verdaj. Ilia gorĝo, la flankoj de ilia kolo kaj ilia supra brusto estas flavverdaj kun grizecaj plumrandoj, donante skvamecan aspekton. La cetero de iliaj malsupraj partoj estas verdaj kun iom da ruĝecbruna sur la ventro kaj bluetverdaj subvostaj kovriloj. Iliaj flugiloj estas plejparte verdaj kun bluaj unuanrangaj flugilplumoj. La supra flanko de ilia vosto estas brunruĝa kun verdaj plumpintoj; ĝia malsupra flanko estas kupreca. Subspecio P. h. immarginata havas verdan kronon kaj nukon kaj reduktitan skvamecon sur la flankoj de la kolo.[2]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La nomiga subspecio de la sangorela konuro troviĝas en la Venezuela Marborda Montaro inter la ŝtatoj Aragua kaj Miranda. P. h. immarginata troviĝas en la Andoj de sudorienta ŝtato Lara. La specio loĝas en la interno kaj randoj de nebularbaro kaj sekundara arbaro, arbarkovrita savano, kaj maldensejoj kun disaj arboj. En alteco ĝi plejparte troviĝas inter 1 000 kaj 2 000 m.[2]

Dum la seka sezono kelkaj sangorelaj konuroj moviĝas en pli malaltajn duon-falfoliajn arbarojn.

La sangorela konuro tipe manĝas en malgrandaj grupoj en la arbara kanopeo. Ĝia dieto inkluzivas fruktojn, semojn, florojn, kaj eble insektajn larvojn.[2][3]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La sangorela konuro nestas dum la pluvsezono, centrita en aŭgusto; nenio plia estas konata pri ĝia reprodukta biologio.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
  2. 1 2 3 4 Collar, N., P. F. D. Boesman, kaj C. J. Sharpe (2020). Red-eared Parakeet (Pyrrhura hoematotis), version 1.0. In Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 13an de Marto, 2023
  3. Buitrón-Jurado, G. kaj Sanz, V. (2016). Notes on the diet of the endemic Red-eared Parakeet Pyrrhura hoematotis and other Venezuelan montane parrots. Ardeola. 63(2): 357-367
  • Arndt, T. (2008). Anmerkungen zu einigen Pyrrhura-Formen mit der Beschreibung einer neuen Art und zweier neuer Unterarten. Papageien 8/2008.
  • Joseph, L. (2002). Geographic variation, taxonomy and distribution of some Amazonian Pyrrhura parakeets. Ornitologia Neotropical 13(4): 337–363.
  • Juniper, T., kaj M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2)
  • Remsen, J. V., Jr., C. D. Cadena, A. Jaramillo, M. Nores, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, T. S. Schulenberg, F. G. Stiles, D. F. Stotz, kaj K. J. Zimmer. Versio 6a de Septembro 2007. A classification of the bird species of South America. American Ornithologists' Union.
  • Ribas, C. C., L. Joseph, C. Y. Miyaki (2006). Molecular systematics and patterns of diversification in Pyrrhura (Psittacidae), with special reference to the picta-leucotis complex. Auk 123(3): 660–680.
  • Juniper, Tony, kaj Mike Parr; bildoj de Kim Franklin. 1998. Parrots: A Guide to Parrots of the World. Yale University Press. (ISBN 0-300-07453-0).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]