Sangotransfuzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sangotransfuzo.

Sangotransfuzo estas ĝenerale la procezo de ricevado de sangproduktoj en onies cirkuladon intravejne. Transfuzoj estas uzitaj kontraŭ diversaj malsanoj por anstataŭigi perditajn konsisterojn de la sango. Fruaj transfuzoj uzis tutan sangon, sed moderna medicino ofte uzas nur konsisterojn de la sango, kiel ekzemple eritrocitoj (ruĝaj globuloj), leŭkocitoj (blankaj globuloj), plasmo, koaguliĝfaktoroj, kaj trombocitoj (sangoplatetoj).

Historie, eritrocit-transfuzo estis pripensita, kiam la hemoglobina nivelo falis sub 10 g/dL aŭ hematokritoj (frakcio de volumeno de eritokritoj en la sango) falas sub 30% (la "10=/=30 regulo").[1][2] Ĉar ĉiu unuo de sango fakte portas riskojn, ellasilnivelo sub la nivelo de tio ĉe 7-8 g/dL nun estas kutime utiligita ĉar oni montris, ke tio havas pli bonajn rezultojn en pacientoj.[3][4]

Vitro uzata en antikva metodo de sangotransfuzo.

Pacientoj kun malbona oksigensaturiĝo povas bezoni pli da sango.[3] La konsila singardo por uzi sangotransfuzon nur kun pli severa anemio estas rilata al indico ke rezultoj estas plimalbonigitaj se pli grandajn kvantojn oni ricevas. Oni povas pripensi transfuzon por homoj kun simptomoj de kardiovaskula malsano kiel ekzemple brustdoloro aŭ spirmanko. En kazoj kie pacientoj havas malaltajn nivelojn de hemoglobino sed estas kardiovaskule stabila, perintesta fero estas preferata opcio surbaze de kaj efikeco kaj sekureco.

Ne permesas transfuzi homajn ruĝajn globulojn de iun ajn homo al iu ajn alia, oni devas respekti la akordigeblecon de la sangogrupo de la donanto kun tiu de la ricevanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adams RC, Lundy JS (1942). "Anesthesia in cases of poor surgical risk. Some suggestions for decreasing risk". Surg Gynecol Obstet. 74: 1011–1019. (angle)
  2. Carson JL, Grossman BJ, Kleinman S, Tinmouth AT, Marques MB, Fung MK, Holcomb JB, Illoh O, Kaplan LJ, Katz LM, Rao SV, Roback JD, Shander A, Tobian AA, Weinstein R, Swinton M, Djulbegovic B (26a de Marto, 2012). Clinical Transfusion Medicine Committee of the, AABB. "Red Blood Cell Transfusion: A Clinical Practice Guideline From the AABB". Annals of Internal Medicine. 157 (1): 49–58. doi:10.7326/0003-4819-157-1-201206190-00429. PMID 22751760. angle
  3. 3,0 3,1 "Five Things Physicians and Patients Should Question", Choosing Wisely: an initiative of the ABIM Foundation, American Association of Blood Banks, 24a de Aprilo 2014, Alirita la 12an de Januaro 2021.angle
  4. Carson, Jeffrey L.; Stanworth, Simon J.; Roubinian, Nareg; Fergusson, Dean A.; Triulzi, Darrell; Doree, Carolyn; Hebert, Paul C. (2016-10-12). "Transfusion thresholds and other strategies for guiding allogeneic red blood cell transfusion". The Cochrane Database of Systematic Reviews. 10: CD002042. doi:10.1002/14651858.CD002042.pub4. ISSN 1469-493X. PMC 4171966. PMID 27731885.angle

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]