Saniĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saniĉoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Du saniĉoj kun GG Heye en 1938
Tradicia triba zono de la saniĉoj kaj aktualaj rezervujoj (oranĝkolore)

La saniĉoj - angle nomataj Saanich, sialingve en IPA-transskribo Sənčaθən - estas grupo de indianaj triboj vivantaj ĉe la suda fino de la Vankuvera Insulo, ĉe la okcidenta marbordo de Nordameriko, proksime de la Pacifika Oceano, aŭ en la sudokcidenta angulo de Kanado. Ili apartenas al la grupo de indianoj, kiuj estas parolantoj de la norda markola saliŝa lingvaroLekwungaynung - al tiu grupo apartenas la saniĉoj, la sonĝioj (angle nomataj Songhees) kaj la tsukeoj (angle nomataj Sooke, sialingve T'sou-ke). Ĉiuj tribaroj apartenas al la marbordaj saliŝoj. Ilia setleja areo estas ĉefe la saniĉa duoninsulo (angle nomata Saanich peninsula) kaj la insuloj kiuj ĉirkaŭas ĝin (pri la regiono ankaŭ vidu la artikolon pri la administra distrikto Saanich).

Al la kvin Unuaj Nacioj, kiu formas la saniĉan tribaron, en aŭgusto 2009 laŭ statistikaj informoj kaj laŭ oficiala rekono de la kanada ŝtata departemento pri indianaj aferoj kaj norda evoluo (angle department of indian affairs and northern development) apartenis preskaŭ 2 400 homoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La saniĉoj tradicie konsistas el kvin "domaraj grupoj" aŭ " familiaroj", kiuj nun nomas sin Unuaj Nacioj: la sudaj saniĉoj , nomataj Malahat kaj Pauquachin (inter la geografiaj punktoj Gordon Head kaj Cowichan Head), la grupiĝo Tsawout (borde de la golfeto de Saanichton), la grupiĝo Tseycum (borde de la golfeto Patricia) kaj la Tsartlip (borde de la golfeto de Brentwood).

Frua historio[redakti | redakti fonton]

En la dua duono de la unua jarmilo de nia epoko, do inter la jaroj 500 kaj 1000, elstara trajto de la sudaj grupoj de saliŝoj en la regiono ĉirkaŭ la posta urbo Viktorio estis granda nombro da amasigitaj rokoj (nomataj cairns), kiuj servis kiel tombejoj.[1] Ili do ankaŭ nomita "entombigaj altaĵetoj" respektive fake tumuloj aŭ angle „burial mounds“. Sole en la areo Rocky Point ("roka punkto") okcidente de Viktorio konatas ĉirkaŭ 400 de tiuj ĉi rokaraj tombejoj, kaj pliaj centoj estas probable perditaj ke oni provis uzi grandajn malfiksajn ŝtonojn por fortikigi la marbordon kontraŭ inundaj ŝtormoj. Granda nombro da tumuloj troveblas ankaŭ ĉirkaŭ la nuna urbo Metchosin.

Kiel la aliaj indianaj triboj en la Vankuvera Islando, kiel ekzemple la Nuu-chah-nulth, la socio estis strikte dividita en tri apartajn klasojn - supra klaso (nomata siem), malalta klaso (nomata stesem) kaj klaso de sklavoj (nomata skeyes). Tiel, ili principe apenaŭ diferencis de la eŭropaj socioj de tiu epoko.

La unuaj eŭropanoj[redakti | redakti fonton]

La fruaj hispanaj kaj britaj ŝipoj alvenis en la loko de la posta urbo Esquimalt en 1790 kaj en 1792. Don Manuel Quimper ankrumis en la haveno de Esquimalt en 1790, kaj nomis la lokon "Puerto de Cordova". Eĉ James Cook admiris la pejzaĝon kultivitan de la indianoj en la regiono de la posta urbo Viktorio. La estonta gvidanto de la kompanio Hudson Golf en la pejzaĝo de la regiono, kun ĝia parkeca aspekto kaj vastaj areoj de malfermitaj herbejoj vidis idealan setlejon, "perfektan Elizeon rilate al klimato kaj pejzaĝo."[2]

La indiana tribo Kwakwaka'wakw, kiu ricevis eŭropajn pafilojn, post la jaro 1800 pli kaj pli atakis la pli sudajn tribojn, kiuj en 1840 unuiĝis al granda triba koalicio kaj venkis la invadantojn en la batalo de la "acera golfeto" (angle nomata maple bay). Ĉi tiu koalicio en 1843 ankaŭ atakis la britan fortikaĵon Fort Victoria, post kverelo de brutoj de eŭropanoj, kiuj paŝtiĝis sur indianaj herbejoj, sed intertraktadoj ebligis solvi la konflikton.

En 1852 la brita guberniestro James Douglas interkonsentis du traktatojn kun la saniĉoj (el sume 14 traktatoj, kiujn li interkonsentis kun diversaj indiantaj tribaroj kaj kiuj sume ricevis la nomon "traktatoj de Douglas" aŭ angle Douglas treaties) - kun la sudaj saniĉoj la 6-an de februaro 1852, subskribita de 10 indianaj gvidantoj, kaj kun la nordaj saniĉoj la 11-an de februaro de tiu jaro, subskribita de 118 indianaj gvidantoj. La indianoj ricevis 386 lanajn litkovrilojn kontraŭ fordono de sia lando, simile al traktato de 1850 kun la parenca tribaro de sonĝioj.

Komisiono McKenna - McBride[redakti | redakti fonton]

Kiam la "komisiono McKenna - McBride" en 1913 vizitis la indianajn rezervejojn de Brita Kolumbio, ĝi proponis, ke la rezervoj de la saniĉoj, 1 -Suda Saanich, 483 00 hektaroj, 2 Orienta Saanich, 60500 hektaroj, 3 Cole Bay, 70500 hektaroj kaj 4 Union Bay, distrikto norda Saanich, 7100 hektaroj, samkiel 5 Fulford Harbour, 4300 hektaroj, 6 Mayne Island, 32300 hektaroj, 7 Saturna Island, 36000 hektaroj kaj 8 Pender Island, 800 akreoj, restu por la indianoj, sed el la dua rezervejo forpreniĝu 8,76 akreoj favore de la Kanada Norda Pacifika Fervojo kaj de ŝoseo [3] Ankaŭ la rezervejoj 11 Malahut, 58600 hektaroj, 12 Hatch Point, 9200 hektaroj kaj 13 - Goldstream je 1200 hektaroj estis konfirmitaj , dum 10 Senanus Island, 390 hektaroj, kiu originale konsistis el 4 akreoj, estis reduktita favore de lumturo por la kanada mararmeo. Origine estis la plano ke la rezervejo estu plene forprenita de la indianoj, sed la mararmeo ŝajne bezonis nur tre malmultan areon.[3]

Jure la proponoj de la komisiono nur ekvalidis en 1923.

Nuna situacio[redakti | redakti fonton]

La Unua Nacio TsarlipTsartlip inter la diversaj grupiĝoj de saniĉoj aktuale plej vigle kaj energie provas rericevi sian suverenecon. Tio inkluzivas la strebon je ekonomia sendependeco, kaj lige al tio la projekto "Arbutus" estis lanĉita. En marto 2007 anonciĝis ke post voĉdono, en kiu 232 tribanoj voĉdonis por, 70 voĉdonis kontraŭ la projekto, kaj du voĉdonoj nevalidis, eblas revenigo de terotoriaj rajtoj kaj ties administrado al la tribo. Tiel malvalidiĝis ĉiuj koncernaj partoj de la kanada leĝo pri indianoj, kaj ekfunkciis aŭtonoma administrado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La rokaraj tombejoj de la sudaj ŝalisoj fare de okcidentecaj sciencistoj ankoraŭ ne estas bone dokumentitaj. Jen kelkaj fotoj: "First Nations Burial Cairns on Great Race Rock Island" (rokaraj tombejoj de la Unuaj Nacioj sur la insulo Great Race Rock Island) Arkivigite je 2013-08-08 per la retarkivo Wayback Machine. La sciencisto Darcy Mathews ekzamenas tiujn montetojn ekde 2006.
  2. origine angle, „a perfect Elysium in point of climate and scenery“, citita el Janis Ringuette: historio de Beacon Hill Park angle
  3. 3,0 3,1 jen la eldonita teksto[rompita ligilo]: "Minutoj de decido", angle.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Janice Knighton Rose: The Oral History of the 1852 Saanich Douglas Treaty: a treaty for Peace, (angle, La parola historio de la Saanich-Douglas-traktato de 1852: traktato por paco, magistriga tezo en la fako Indigenous Governance, Viktorio 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]