Sankai Juku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankai Juku en prezento de la Festival Internacional Cervantino en 2006.

Sankai Juku (山海塾?) - prononco Sankaj Ĝuku - estas internacie konata dancgrupo de la japana ĝenro butoo. La grupo, kiun en 1975 fondis la koreografo Amagatsu Ushio, prezentiĝas sceneje kaj instruas modernan dancon tutmonde. Laŭ la stato de 2010, la grupo sceneje prezentiĝis en pli ol 700 urboj de 43 landoj.