Oberegg AI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankt-Anton)
Oberegg
Blazono de Oberegg
Oberegg
distrikto de Svisiokomunumo en SvislandoenklavoEksklavo
Kantono Apencelo Interna
Distrikto En Kantono Apencelo Interna la
komunumoj oficiale nomiĝas distriktoj
Koordinatoj  47° 25′ 20″ N 9° 33′ 13″ O / 47.42222 °N, 9.55361 °O / 47.42222; 9.55361 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 20″ N 9° 33′ 13″ O / 47.42222 °N, 9.55361 °O / 47.42222; 9.55361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1904
Areo 14,7 km²
Alteco 870 m super marnivelo
Poŝtkodo 9413
Komunumkodo 3111
Mapo de Oberegg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Oberegg estas komunumo respektive distrikto (kiel oficiale nomiĝas la politikaj komunumoj en Apencelo Interna) en Kantono Apencelo Interna, Svislando. Ĝi havis 1904 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberegg estas eksklavo de Kantono Apencelo Interna, kiu estas komplete ĉirkaŭigita de teritorio de la kantonoj Apencelo Ekstera kaj Sankt Galo. Ĝia teritorio estas distranĉita en du ne ligitajn partojn. Oberegg situas en la Apencelaj Montaroj alte super la Rejnvalo kaj la Bodenlago. Al Oberegg apartenas krom la ĉefvilaĝo Oberegg mem la vilaĝetoj Büriswilen, Kapf, Eschenmoos, kaj Sankt-Anton. Al la distrikta teritorio apartenas ankaŭ la Monaĥejo Grimmenstein, kiu situas izolite nordoriente de la cetera komunumo kvazaŭ kiel eksklavo de la eksklavo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Oberegg limas en nordokcidento al Heiden (AR), en nordo al Wolfhalden (AR), en nordoriento al Walzenhausen (AR), en oriento al Berneck (SG), en sudo al Balgach (SG), en sudokcidento al Trogen, kaj en okcidento al Wald. Krome ĝi limas al Reute, kiu distranĉas la du komunumpartojn en la mezo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberegg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinioj al Trogen, Heiden kaj Heerbrugg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberegg datiĝas el la Vojoletero de la 10-a de aŭgusto 1404, per kiu Oberegg aliĝis al la kamparjuro de Apencelo. Oberegg apartenis en la 15-a jarcento al la distrikto Trogen (alemane Rhode Trogen). En la jaro 1535 la teritorio apud la limo al la Rejnvalo estis subdividita en tri subdistriktojn, nome Kurzenberg, Hirschberg kaj Oberegg, kiu havis proprajn civitanestrojn, per la divido de la lando Apencelo en la jaro 1597 ili aliĝis al la internaj katolikaj distriktoj kaj formis la duoblan distrikton Oberegg-Hirschberg. Ĝis la konstruo de propra preĝejo la loĝantoj de Oberegg apartenis al la paroĥoj Marbach, Berneck kaj Altstätten. Per la inaŭguro de la preĝejo en la jaro 1655 komenciĝis la evoluo de la vilaĝo Oberegg. En la jaro 1817 la preĝejo forbruliĝis. La hodiaŭa preĝejo estis konstruita en la jaroj 1870 ĝis 1871. La limo de la distriktkomunumo Oberegg estis definitve fiksita en la jaro 1870 per federacia dekreto.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]