Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Onidire, la plej longa universitata koridoro en la mondo. "Dekdu Kolegioj", la ĉef-konstruaĵo de SPbŜU

Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (ruse Санкт-Петербургский государственный университет, СПбГУ) estas unu el la plej gravaj universitatoj de Rusio. La universitato havas pli ol 20 fakultatojn, kies ejoj troviĝas en diversaj partoj de Sankt-Peterburgo (ankaŭ en apudurbo konata kiel Peterhof).

Historio

Peterburga Universitato, la unua universitato (kiel supera scienca institucio) de Rusio. Pri la dato de ĝia fondo ekzistas iom da disputo. Laŭ unu versio ĝi aperis el t.n. Akademia Universitato, la pure scienc-esplora institucio fondita samtempe kun Akademio de Sciencoj per ordono de Petro la Granda la 28-an de januaro 1724. Alia versio estas ke ĝi aperis en 1819 surbaze de Ĉefa Pedagogia Instituto fondinta post malfondo de Akademio en 1803. Oficie la nomo Sankt-Peterburga Universitato aperis en 8-an de februaro 1819 post re-fondo de Akademio (kaj tiam la institucio ricevis la nunan ĉefsidejon en Dekdu Kolegioj), sed la homoj kiuj laboris en la institucio kontinue konservis sian kolektivon, kaj do ne eblas ekzakte diri, ĉu tio estas sama institucio aŭ ne. Ankaŭ, kvankam unue la Akademia Universitato de estis oficie instrua institucio, publikaj prelegoj tie okazis ekde 1726. Pro tio ekzaktan daton de fondo Universitata ne facilas trovi.

Unue la Universitato enhavis nur tri fakultatojn: filozofi-juran, histori-filologian kaj fiziko-matematikan, en 1854 estis fondita plia fakultato - fakultato de orientaj lingvoj.

Ŝanĝoj de nomo

  • Ekde 1819 la Universitato multfoje ŝanĝis nomon pro politikaj kaj historiaj kialoj. Jen mallonga historio de nomoj:
  • Ekde 8-an de februaro 1819 - Sankt-Peterburga Universitato
  • Ekde 31-an de oktobro 1821 kaj ĝis 1914 - Sankt-Peterburga Imperiestra Universitato
  • Ekde 1914 ĝis februaro de 1917 - Petrograda Imperiestra Universitato
  • Februaro de 1917 - Junio 1918 - Petrograda Universitato
  • Junio 1918 - Oktobro 1919 - Unua Petrograda Universitato
  • Oktobro 1919 - Januaro 1921 - Petrograda Universitato
  • Januaro 1921 - Januaro 1924 - Petrograda Ŝtata Universitato
  • Januaro 1924 - Aprilo 1933 - Leningrada Ŝtata Universitato
  • Aprilo 1933 - Oktobro 1937 - Leningrada Ŝtata Universitato de la nomo de A.S.Bubnov
  • Oktobro 1937- Februaro 1944 - Leningrada Ŝtata Universitato
  • Februaro 1944 - Oktobro 1948 - Leningrada Lenin-ordena Ŝtata Universitato
  • Oktobro 1948 - 1964 - Leningrada Lenin-ordena Ŝtata Universitato de la nomo de A.A.Ĵdanov
  • 1969 - 1989 - Leningrada Lenin-ordena de Ordeno de Laborista Ruĝa Flago Ŝtata Universitato de la nomo de A.A.Ĵdanov
  • Januaro 1989 - 1991 - Leningrada Lenin-ordena de Ordeno de Laborista Ruĝa Flago Ŝtata Universitato
  • Ekde 1991 - Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato.

Listo de gravaj sciencistoj, laborintaj en SPŜU

kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala paĝaro de la universitato greke http://www.bio.pu.ru greke http://orient.pu.ru