Sankt-Peterburga gubernio
| Sankt-Peterburga gubernio | |||||||||||||
| Origina nomo: | |||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Санкт-Петербургская губерния | |||||||||||||
| |||||||||||||
| gubernio de la Rusia Imperio | |||||||||||||
| Geografio
| |||||||||||||
| Ĉefurbo: | |||||||||||||
| Loĝantaro | |||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
2 112 033 en 1897 | ||||||||||||
| Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
| |||||||||||||
La Sankt-Peterburga gubernio - ruse Санкт-Петербургская губерния, Sankt-Peterburgskaja gubernija - estis rega kaj administra regiona dividaĵo de la Rusia Imperio. Ĝi oficiale ekzistis inter la jaro 1710 kaj la 31-a de julio 1927. La loĝantaro estis 2 112 033 civitanoj en 1897. Konsiderante ke la gubernio kovris areon de 39 203 kvadrataj kilometroj, tio en 1897 rezultigis loĝdenson de 54 loĝantoj/km². Gubernia ĉefurbo estis la urbo Sankt-Peterburgo.
Iom simpligite eblas diri, ke la gubernio konsistis el la teritorio Ingrio konkerita de la Sveda Imperio en la Granda Nordia Milito. Tion antaŭis jarcentoj da teritoriaj milito, ĉefe inter Rusia Carlando kaj la Sveda Imperio, sed ankaŭ partoprenis la reĝlando Danio kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj. Tiuj lastaj fondis fortikaĵon en Narva, la Kastelon de Hermann (Hermannsfeste) en 1256, kaj en 1492 la rusoj konstruis kastelon Ivangorod aliflanke de la rivero Narva. Ingrion prenis Svedio en la 1580-aj jaroj, prenis la rusoj per la paco de Teusina en 1595, kaj denove ekhavis la svedoj per la paco de Stolbova en 1617. Svedio havis strategian intereson je la teritorio, ĉar ĝi estis taŭga interzono kontraŭ rusiaj atakoj je la Karelia istmo kaj hodiaŭa Suomio, kaj aldone rusaj komercistoj estis devigitaj trapasi Svedian teritorion. Sekve de la Oktobra Revolucio de 1917 ankoraŭ prekaŭ 10 jarojn pluekzistis kiel parto de Sovetunio ĝis ĝi malinstaliĝis en julio 1927.

