Sankt Margarethen im Burgenland
Sankt Margarethen im Burgenland | |||
---|---|---|---|
la loka kirko
| |||
Foira komunumo komunumo de Aŭstrio Ortschaft (en) ![]() ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | ![]() | ||
Fed. lando | ![]() | ||
Distrikto | Distrikto Eisenstadt-Umgebung | ||
Poŝtkodo | 7062 | ||
Aŭtokodo | EU | ||
Telefonkodo | 02680 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 691 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 102 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 48′ N, 16° 36′ O (mapo)47.80305555555616.606388888889Koordinatoj: 47° 48′ N, 16° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 151 m [+] | ||
Areo | 26,5 km² (2 650 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Sankt Margarethen im Burgenland [zankt margaRE:tn im BURgnlant], hungare Szentmargitbánya, kroate Margareta, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Eisenstadt-Umgebung ("Eisenstadt-ĉirkaŭo"). Komence de la jaro 2022 en la komunumo vivis 2 691 loĝantoj. La nomo Margareta devenas de la patrono de la loka katolika preĝejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo situas sur ebenaĵo, en la norda Burgenlando inter la federaci-landa ĉefurbo Eisenstadt kaj urbo Rust (Aŭstrio), laŭ flankovojoj. Sankt Margarethen im Burgenland estas la nura urbeto de la komunumo.

Historio
[redakti | redakti fonton]La romianoj tie minis ŝtonojn por la konstruadoj. La unua mencio devenis el 1232 en formo de Mayad. Iam ne nur ŝtonon, sed ankaŭ feron oni minis. Dum nekonata tempo fortikaĵo konstruiĝis, kiu unue en 1273 detruiĝis, poste la turkoj en 1529, en 1532, en 1683 faris la samon. Ekde 1647 Sankt Margarethen im Burgenland estas bazara komunumo. La urbeto, kiel ankaŭ la tuta Burgenlando apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto Kismarton ĝis la jaroj 1920/21. Ekde 1898 pro hungariga politiko de la registaro en Budapeŝto oni devis devige uzi la hungaran nomon Margita.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Romkatolika preĝejo el la 15-a jarcento
- Domego Burghof el la 13-a jarcento
- Ŝtonminejo, somere oni aranĝas koncertojn
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Komunumoj de Sankta Margareta en Hungara reĝlando
[redakti | redakti fonton]Szentmargita | Szentmargitfalva | Szentmargitbánya |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|