Sankt Martin im Mühlkreis estas komunumo en Aŭstrio, kies ĉefa katolika kirko, konsekrita je la sankta Marteno de Tours, evidente donis sian nomon al la tuta loĝloko. Ĝi apartenas al la federacia landoSupra Aŭstrio, al la regiono Mühlviertel ("mueleja regiono") kaj al la distrikto Rohrbach. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 3 757 loĝantoj sur areo de 35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 107 loĝantoj/km².
Sankt Martin im Mühlkreis havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Kirchberg ob der Donau, Aschach, Feldkirchen ĉe la Danubo, Herzogsdorf, Niederwaldkirchen kaj Kleinzell im Mühlkreis.