Sankta-Kito kaj Neviso en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virgil Hodge antaŭ 100-metra kuro en la somera Olimpiko 2008
Sankta-Kito kaj Neviso en la Olimpikoj

Flago de Sankta-Kito kaj Neviso
IOK-kodo  SKN
NOK Olimpika Komitato de Sankta-Kito kaj Neviso
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
vdr

Sportista teamo de  Sankta-Kito kaj Neviso en la Olimpikoj ekde la jaro 1996 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en jam ses someraj eldonoj de la sporta evento, ekskluzive en atletiko. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis sankt-kitaj partoprenantoj.

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Olimpika Komitato de Sankta-Kito kaj Neviso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Brijesh Lawrence same konkuris en 100-metra kuro en la somera Olimpiko 2016