Sankta-Stefano (franca urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la urbo Sankta Stefano

La urbo Sankta Stefano, france Saint-Étienne, estas la prefektejo de la franca departemento Loire kaj la kultura centro de la regiono Foreo. Ĝi situas en sudorienta Francio, 450 kilometroj sude de Parizo kaj 60 kilometroj okcidente de Liono. La regiono apartenas geografie al la orienta bordo de la regiono Massif Central. Proksime de la urbo oni trovas norde la ebenaĵon Plaine du Forez kaj sude la montaron massif du Pilat. La urbo situas averaĝe 516 m super la marnivelo. La riverego Luaro kiu donis la nomon de la departemento trovigas 10 kilometrojn for de la urba centro. La rivero kiu transpasas la urbon, le Furan, estas tute kovrita dum sia vojo en la urbo.

Sankta Stefano havas 180 210 loĝantojn (1999) kaj la tuta urbaro entenas 350 000 homojn.

La esperanta klubo de Sankta Stefano estis kreita en 1904.

Historio

Sankta Stefano

La nomo de Sankta Stefano aperis unuafoje en libroj dum la 11-a jarcento (vidu Sankta Stefano). La urbo reale komencis kreski je la 15-a jarcento kiam ĝi fariĝis grava centro kie oni produktis armilojn (unue klingarmiloj kaj poste pafarmiloj). Ekde la 16-a jarcento, disvolviĝis la pasamentaĵan industrion. Je la komenco de la industria revolucio, ankaŭ metalurgiaj fabrikejoj estis kreitaj pro la ĉeestanto de karbaj minejoj en la subgrundo de Sankta Stefano.

Longtempe, Sankta Stefano ne estis grava urbo. Administre, ĝi nur fariĝis la administra centro de la departemento Loire en la jaro 1855. Antaŭe, estis la urbo Feurs (1790-1795), kaj poste la urbo Montbrison (1795-1855), kiuj akceptis tiun situacion.

La unua franca trajna vojo estis konstruita, en 1823, inter Sankta Stefano kaj Andrézieŭ. Ĝi estis uzata por kunporti la karbon de la minejoj ĝis la bordoj de la riverego Loire.

En 1830, Thimonnier inventis la unuan steb-maŝinon ĉi tie.

Kulturo

Ekzistas loka dialekto "gaga" kiu estas ankoraŭ parolata. Ĝi ne povas esti konsiderata kiel lingvo ĉar ĝi ne havas specifan gramatikon. Tamen, la vortotrezoro estas tre riĉa kaj la akcento tre tipa.

En la urbo Sankta Stefano troviĝas kelkaj interesaj muzeoj.

La muzeo pri moderna arto. Internacia ejo kiu prezentas modernajn artaĵojn. Ĝi posedas la duan artan kolekton en Francio post la centro Georges Pompidou en Parizo.

La muzeo pri arto kaj industrio

La muzeo de la minejo

La muzeo de la geamikoj de la malnova Sankta Stefano


Sporto

Sankta Stefano posedas fama kaj popola piedpilka teamo : l'ASSE. Ĝi superis la francan piedpilkan ĉampionkonkurson dum la 70-a jaroj kaj je la komenco de la sekvanta jardeko. Oni kutime nomas la membrojn de la teamo la verduloj (les verts en la franca) kaj la stadion la kaldrono (le chaudron en la franca).

Pli tipa sporto en Sankta Stefano estas la cerbatano. Kutime praktikata en la kafejoj, tiu sporto favoris la lukton kontraŭ la malsanoj kiuj tro ofte afektis la pulmojn de la ministoj. Pro tio, la estraroj de la minejoj subtenis tiun sporton.

Ekonomio

  • optika industrio
  • mekanika industrio
  • ĉokoladaj fabrikejoj
  • societa sidejo de la superbazaroj Casino

Sankta Stefano rapide kreskis dum la tempo de la industria revolucio.

La urbo suferis la tri lastajn dekjarojn pro la ekonomia krizo. Ĉiuj minejoj fermiĝis kaj ankaŭ multaj industriaj fabrikejoj. La procento da senlaboruloj multe kreskis kaj la personoj serĉis laboron en aliaj regionoj.

Sankta Stefano celas nun fariĝi impona centro pri la dezajno.

Famuloj el Sankta Stefano

En Sankta Stefano, aŭ la aglomeraĵo, naskiĝis aŭ vivis la ĉi-sube personojn :

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mairie-st-etienne.fr greke http://www.frankreich-sued.de/saint-etienne-server/bilder.htm greke urbo de Sankta Stefano greke aglomeraĵo