Sankta Albino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Albino de Angers
romkatolika episkopo
Episkopo Albin resaniganta blindan monaĥon (Vita Sancti Albini, ĉirkaŭ 1100)
Episkopo Albin resaniganta blindan monaĥon (Vita Sancti Albini, ĉirkaŭ 1100)
Persona informo
Aubin d'Angers
Naskiĝo ĉirkaŭ 469
en Vannes
Morto 1-a de marto 550
en Angers
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo monaĥo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
Festotago 1-a de marto
episkopo de Angers
Dum 529550
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Albino de Angers (origine latine Albinus, france Aubin d'Angers; naskiĝis ĉirkaŭ 469 en Vannes; mortis la 1-an de marto 550) estis de 529 ĝis sia morto la katolika episkopo de Angers. Li estas honorata kiel sanktulo en la katolika kaj ortodoksa eklezioj; lia memortago estas la 1-a de marto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Albinus estis monaĥa pastro laŭ la regulo de Sankta Aŭgusteno proksime de Angers. En 504 li fariĝis abato en la monaĥejo Tincillacense[1] en okcidenta Francio kaj elektiĝis episkopo de Angers ĉirkaŭ 529. Li partoprenis en la koncilioj de Orleano en la jaroj 538], 541 kaj 549. Li mortis en sia okdeka jaro, estante episkopo dum dudek ses jaroj.

Kultado[redakti | redakti fonton]

Gregorio de Tours jam sciis pri kultado de Albin en la baziliko en Angers, kiu estis dediĉita al li jam en 556, nur malmultajn jarojn post lia morto (556). En la Mezepoko, la kultado de Albin disvastiĝis tra Francio, Anglio kaj Germanio ĝis Aŭstrio kaj Pollando. Aparte en tura Francio, tuta vico de komunumoj havas lian nomon - listigon pri ili montras la paĝo Saint-Aubin. La itala teologo kaj latinlingva verkisto Venantius Fortunatus verkis biografion pri Albino ĉirkaŭ la jaro 600. La relikvoj de Albino konserviĝas en la preĝejo Sankta Pantaleono en Kolonjo.

Bildigoj[redakti | redakti fonton]

Krom kelkaj miniaturaj pentraĵoj, mezepokaj bildigoj de la sanktulo ne estas konataj. Ekde la 18-a jarcento tamen, figuroj kaj vitraloj montrantaj lin fariĝis pli multaj kaj plejparte montras lin kun episkopaj regosimboloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu eble estis la hodiaŭa Guérande aŭ la hodiaŭa Théhillac, ambaŭ situantaj proksime de Nantes.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]