Antioĥo de Sulcis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Antioĥo)
Antioĥo de Sulcis
Persona informo
Naskiĝo 95
en Mauretania Caesariensis
Morto 127 (laŭ iuj fontoj la 13-an de novembro)
en la insulo Sardio resp. la insuleto Sant'Antioco tuj apude
Ŝtataneco Roma regno
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Antioĥo de Sulcis (naskiĝis en 95 en la romia provinco Mauretania Caesariensis, kiu ekestis en 42 el la orienta parto de eksa antikva regno Maŭritanio, mortis en 127, probable en la insuleto Sant'Antioco tuj apud Sardio,[1] latine Antiochus SulcisAntiochus Sardus, itale Antioco di Sulcis) estis kristana martiro kaj sanktulo.

Legendo kaj kultado[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa insuleto Sant'Antioco tuj apud la sudokcidenta marbordo de Sardio kaj la ĉefurbo de tiu ĉi insulo estas nomitaj laŭ la sanktulo. Origine ĉi tiu insulo nomiĝis SulcisPlumbaria laŭ la plumbodeponaĵoj tie - la tuta insularo ankoraŭ nomiĝas arkipelago Sulcis. Laŭ legendo, Antioĥo estis kuracisto kiu, sub la regado de la romia imperiestro Hadriano veninte al Kapadokio kaj Galatio, konvertis multajn homojn al kristanismo. Poste li pri sia en la imperio malpermetita kredo estis juĝita al punlaboro en la plumbominejoj sur la insulo Sulcis. Tie, tamen, li konvertis sian kontroliston Cyriacus (Ciriako) kaj sekrete konstruis subteran kapelon antaŭ esti mortkondamnita kaj mortigita sur la insulo. Alia tradicio, aliflanke, movas la martirecon al Elaisa Sebaste (greke Ελαιούσα Σεβαστή), antikva helenisma urbo ĉe la suda marbordo de malgranda Azio tuj oriente de Korikos, kie li laŭdire estis ekzekutita kune kun Cyriacus (Ciriako).

Antioĥo estas venerata kiel sanktulo, lia formala festotago estas la 13-a de decembro, kvankam la anoj de la hodiaŭa insulo kaj loĝloko Sant'Antioco festas lin tradicie je la 15-a tago post la dimanĉo de pasko. La preĝejo Sant'Antioco Martire staras super lia supozata tombo. Precipe en Usono, la Antioĥia-Ortodoksa kaj Antioĥia-Greka-Ortodoksa kredo disvolviĝis post ĉi tiu sanktulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]