Sankta Beato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta Beato
Persona informo
Naskiĝo 1-a jarcento
en Irlando
Morto 112
en Sankt-Beato-Kavernoj
Okupo
Okupo monaĥoermito • drakmortiginto
vdr
Rekonstruita ĉelo de Sankta Beato en la Sankt-Beato-Kavernoj

Sankta Beato (en latina lingvo Beatus, kio signifas feliĉulo), naskiĝinta en la 1-a jarcento en IrlandoSkotlando, mortinta laŭ la legendo en la jaro 112 en la Sankt-Beato-Kavernoj apud la Lago de Thun en Beatenberg en Svislando, estis misiisto laŭdire konsekrita de la apostolo Sankta Petro kaj sendita al Helvecio por tie disvastigi la mesaĝon de kristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭdire Sankta Beato vivis en Anglio en la 1-a jarcento post Kristo. Li konatiĝis kun Barnabaso, kiu lin baptis. Post sia kristaniĝo li vojaĝis al Romo, kie li aliĝis al la apostolo Sankta Petro. Lau ordono de Sankta Petro li kun sia akompananto Aĥato ekiris al la provincoj norde de la Alpoj por prediki la evangelion. Li fondis kristanan komunumon en la romia urbo Vindonissa (en hodiaŭ Kantono Argovio).

Legendo pri la drako[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo Beato instaliĝis kiel ermito en la kavernoj super la Lago de Thun, post kiam li venkis teruran fajrosputantan drakon. Kiam Beato alproksimiĝis al la kaverno la feroca bestaĉo lin atakis. Beato levis la krucon kaj alvokis la nomon de la Triunua Dio, kion fortimigis la drakon. La drako fuĝis kaj falegis en la lagon, kie ĝi dronis.

Mirakloj postmortaj[redakti | redakti fonton]

Tombejo de Sankta Beato en la Sankt-Beato-Kaverno

Beato agadis kiel bonfaranto de la lando. Post lia morto li laŭ sia deziro estis entombigita apud la kaverno. Lia tombejo fariĝis pilgrimejo. Malsanuloj, kiuj pilgrimis al la tombejo de Beato, resaniĝis mirakle. En la jaro 1511 la franciskana monaĥo Daniel Agricola de Bazelo skribis surbaze de karolinga sanktularo libron pri la legendoj de Sankta Beato, kiu fariĝis la fonto de ĉiuj postaj rakontoj pri la sanktulo.

Pilgrimejo en Sankt-Beato-Kavernoj[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko la tombo de Sankta Beato en la Sankt-Beato-Kavernoj estis unu el la plej gravaj pilgrimejoj en Alemanio. Post la reformacio la regantoj de Berno en la jaro 1528 detruis la kapelon en la kaverno kaj murfermis la enirejon al la kaverno, kiu tiam dum du jarcentoj komplete forgesiĝis, kvankam la kulto pri Sankta Beato en katolikaj lokoj pluvivis. En la jaro 1904 dum arkeologiaj fosadoj la tombejo estis remalkovrita. Beato estas konata kiel la apostolo kaj misiisto de Svislando. Lia memortago estas la 9-a de majo.

Estas eble, ke la legendoj pri Sankta Beato estas miksitaj kun rakontoj pri aliaj sanktuloj kun sama nomo, kiel la abato Beato de la abatejo Honau, kiu ricevis ĉarton de Karolo la Granda en la jaro 810, en kiu estis konfirmita, ke la abatejo estu adminstraciita de iraj monaĥoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]