Sankta Blazio
| Sankta | |||||
| Blazio de Sebastea | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Episkopo, sanktulo | |||||
| Persona informo | |||||
| Βλάσιος | |||||
| Naskiĝo | 3-a jarcento en Sebastea, Malgranda Armenio, formale en Cappadocia (Romia Imperio) | ||||
| Morto | ĉirkaŭ 316 en Sebastea | ||||
| Mortis pro | mortpuno | ||||
| Mortis per | senkapigo | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | vd | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | kuracisto anakoreto katolika sacerdoto | ||||
| Verkado | |||||
| Verkoj | beno de la gorĝoj vd | ||||
| |||||
| Episkopo de Sebastea | |||||
| Sanktulo | |||||
| Festotago | Katolika eklezio: 3-a de februaro Orientaj eklezioj: 11-a de februaro | ||||
| Atributoj | episkopa bastono, kandelo | ||||
| Patroneco | lanprilaboristoj, gorĝmalsanuloj | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Blazio[1] aŭ Blazio de Sebastea (armene Սուրբ Բարսեղ [Sourb Barsegh], greke Άγιος Βλάσιος [Agios Vlasios], latine Blasius; mortis ĉirkaŭ 316) estis kuracisto kaj episkopo en la urbo Sebastea (armene Սեբաստիա, greke Σεβάστεια) de historia Malgranda Armenio (la moderna urbo Sivas de Turkio). Laŭ la enciklopedio Acta Sanctorum li estis martirigita per batado, tortura atako per feraj lanprilaboraj iloj kaj fine senkapigita. Sekve, li iĝis la sankta patrono de kristanaj lanprilaboristoj. En la katolika eklezio lia memoro festiĝas la 3-an de februaro, en la orientaj eklezioj, la 11-an de februaro.
Laŭ la kristana tradicio li estas ankaŭ unu el la dek kvar Helpantaj Sanktuloj de la okcidenta tradicio, honorataj en Mezeŭropo kiel porpetantoj. Pro lia kuracista profesio li helpu kontraŭ kolmalsanoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Blazio, vira persona nomo
- Sveti Vlas, urbo en Bulgario

