Emeriko de Hungario (sanktulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Emeriko)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Emeriko (Hungario).
Sankta
Emeriko de Hungario
hungara princo
Ceteraj titoloj ’’dux Ruizorum’’ (princo de la rutenoj)
Persona informo
Imre
Naskiĝo ĉ. 1007
en Székesfehérvár
Morto 2-an de septembro 1031 (1031-09-02)
en Sălard
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per ĉasakcidento vd
Tombo Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Dinastio Árpád-dinastio vd
Patro Stefano la 1-a de Hungario vd
Patrino Gizela de Bavario vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Sanktulo
Honorata en katolika eklezio, ortodoksa eklezio
Kanonizo 1083
Festotago 5-a de novembro
Atributoj lilio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sankta Emeriko de Hungario

Sankta Emeriko de Hungario, hungare Szent Imre, (naskiĝis ĉirkaŭ 1007 – m. 2-an de septembro 1031; sanktigita en 1083; festotago: 5-a de novembro) estis hungara princo, filo de hungara reĝo (Sankta) Stefano kaj bavaria princino Gizela. Li mortis junaĝe.

Lin instruis verŝajne episkopo Sankta Gellerto, al li estis dediĉitaj la instruoj „Institutiones morum” de Sankta Stefano, kiu konscie instruis lin por la regado. Lia sola titolo estis ’’dux Ruizorum’’ (princo de la rutenoj). Li mortis en 1031 en ĉasakcidento pro apro.

Lia edzino estis bizanca princino.

Oni sanktigis lin dum regado de Sankta Ladislao, la 5-an de novembro 1083. La legendo pri Sankta Emeriko estiĝis en la unua duono de la 12-a jarcento, kaj en tio oni akcentis la sindetenan vivmetodon. Ekde la 14-a jarcento aperas la lilio, simbolizante la virgecon.