Sankta Familio kun birdeto
Aspekto
| Sankta Familio kun birdeto | |
| Bartolomé Esteban Murillo, ĉ. 1650 | |
| Oleo-pentraĵo sur kanvaso | |
| 144 × 188 cm | |
| Prado-Muzeo (Madrido) | |
La Sankta Familio kun birdeto (hispane Sagrada Familia del pajarito) estas oleo-pentraĵo farita ĉirkaŭ 1650 de la hispana pentristo Bartolomé Esteban Murillo. Ĝiaj dimensioj estas 144 × 188 cm.
Temas pri unu el la plej gravaj verkoj de la tuta produktado de ĝia aŭtoro.[1] Ĝi montras Sanktan Jozefon, la Virgulinon Maria kaj la bebon Jesuo en familia sceno.[1]
Akirita en 1744 fare de Isabel de Farnesio kaj integrigita en la reĝajn kolektojn, ĝi estas nuntempe ekspoziciita en Prado-Muzeo en Madrido.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 (2005) Murillo, Los grandes genios del Arte, Tomo 12 (hispane), Madrid, hispanio: Romano, E., p. 192. ISBN 84-89780-63-3.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Sagrada Familia del pajarito" en la hispana vikipedio (fonta versio 146112600). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |
