Sankta Georgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Georgo. Pri aliaj uzoj de la vorto vidu la koncernan apartigilon.
statuo de Sankta Georgo en la kapelo de la fortikaĵo Hohencollern (distrikto Zollernalb) en sudokcidenta Germanio

Sankta GeorgoGeorgo de Kapadokio estis Romia soldato, kaj Kristana martiro. Li famiĝis pro mortigo de pesta drako, rakontita en la Ora Legendo de Jakobo de Voraĝino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pri detaloj de lia vivo estas malcerteco. La plej fruaj kronikoj pri lia vivo jam enhavis plurajn fantaziajn erojn, sed ne la mortigon de la drako, kiu estis aldonita nur post la 11-a jarcento. La Gelasia dekreto en la 5-a aŭ en la 6-a jarcento deklaris nefidinda la kronikon Passio de Sancti Georgii.

Eble li naskiĝis en Kapadokio, eble en Palestino; li estis militisto kaj verŝajne tribuno; li estis martiro, verŝajne en Lod (antikve LyddaDiospolis), apud la nuna Tel-Avivo.[1][2] Lia oficiala mortotago estas la 23-a de aprilo, verŝajne ĉirkaŭ la jaro 303.

Kulto[redakti | redakti fonton]

La tombo de sankta Georgo en Lod, unue menciita en 530, estis tre frue celo de pilgrimantoj. Supozeble oni konstruis preĝejon sur lia tombo jam dum la 4-a jarcento.[1]

En la katolika sanktula kalendaro sankta Georgo estas oficiale venerata la 23-an de aprilo.[3] Ankaŭ aliaj kristanaj eklezioj memorfestas sanktan Georgon en la sama tago. Tamen la Ortodoksa Eklezio festas ankaŭ la 6-an de majo.[2]

Sankta Georgo estas unu el la sanktaj helpantoj. Lia emblemo estas la Georga kruco, ruĝa sur blanka fono. Ĝi eniris interalie la flagojn de Anglio kaj Kartvelio. Pliaj atributoj de la sanktulo estas la drako, la lanco, foje palma branĉo.

Sankta Georgo estas la patrono de la skolta movado.

Georgo, arabe Jirjis, estas honorata kiel profeto de la islamanoj.[1][4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 A.Borrelli (2003). San Giorgio - Martire di Lydda (itale). Santi e Beati. Alirita 2016-04-23.
  2. 2,0 2,1 Joachim Schäfer (2016). Georg der Märtyrer (germane). Ökumenisches Heiligenlexikon. Alirita 2016-04-23.
  3. Calendarium Romanum Generale (latine). Missale Romanum. Alirita 2016-04-23.
  4. Georgo estas taksata de kelkaj uloj la sama homo de Al-Khidr. Ne ĉiuj konsentas pri tio. Vidu ĉi tie (angle).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Tago de Sankta Georgo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]